Skalaro (koncepto)
El Vikipedio
Skalaro estas koncepto uzata en matematiko kaj fiziko. Plej ĝenerale, skalaro estas unuopa nombro, kontraste al vektoroj kaj matricoj, kiuj estas aroj el kelkaj nombroj.
En matematiko, skalaro estas membro de la baza korpo de iu vektorspaco. En fiziko, ĝi estas kvanto esprimebla per unu nombro, kiu devas esti sendependa de ajna koordinatsistemo.
Multaj fizikaj valoroj povas esti skalaro aŭ vektoro depende de simpleco de priskribita situacio. Ekzemple, rapido estas skalaro se la aĵo moviĝas nur laŭlonge de unu linio kaj vektoro se ĝi moviĝas en ĉiuj direktoj.
[redaktu] Vidu ankaŭ jenon:
- Skalara kampo
- Skalara multipliko
- Skalara produto