Sojfabo
El Vikipedio
Sojfabo estas la semo de sojherbo (sojglicino, Glicine max). Ĝi estas kultivata, precipe en Azio, kiel legomo aŭ kiel besta nutraĵo, sed ankaŭ por utiligo en la produktado de oleo, sapo, kosmetikaĵoj kaj biologia brulaĵo.
La semoj iom similas al la semoj de mungo. Ili enhavas multe da vitaminoj A, B kaj E kaj multe da proteinoj kaj fibroj. 100 gramoj enhavas jenajn kvantojn da nutraj substancoj:
- 36,9 g da proteino
- 18,1 g da lipidoj ("graso")
- 23,3 g da glucidoj ("sukero")
- 0 g da kolesterolo
La nutra enhavo plej utilas ĉe manĝado de la krudaj aŭ ĝermigitaj semoj. Ĉar sojfabo estas inter la malmultaj legomoj, kiuj enhavas ĉiujn ok esencajn aminoacidojn, ĝi estas aparte valoraj por la nutrado de vegetaranoj.