Vitamino
El Vikipedio
La vitaminoj estas molekuloj necesaj por la korpa funkciado, kiuj aŭ tute ne aŭ nur en malgranda kvanto estas produktataj de la korpo mem. Ili eniras la korpon per la nutraĵoj. La manko de vitamino kaŭzas karencajn malsanojn. Kelkaj molekuloj estas vitaminoj (ekz. C-vitamino) por la homo, sed ne por aliaj bestoj (rato porko). Ili funkcias multfoje en la metabolo kiel koenzimoj.
La grupigo okazas surbaze de la solvebleco.
La hidrosolveblaj (akvosolveblaj) estas la vitaminoj de la B-grupo, C-vitamino, kiuj ne povas deponiĝi, la ne uzata restaĵo forlasas la korpon.
- B-vitamino kiel grupo enhavas
- B1-B6, B12 vitaminoj
- C-vitamino aŭ askorbata acidoC6H8O6
- P-vitamino
La liposolveblaj vitaminoj iomete povas deponiĝi (A, D, E, K vitaminoj)
- A-vitamino kemie estas derivaĵo de karotinoido, ĝi nomiĝas ankaŭ retinolo.
- D-vitamino aŭ kalciferolo
- D1
- Vitamino D2 ergokalciferolo
- Vitamino D3 kolekalciferolo
- E-vitamino (tokoferolo)
- K-vitamino filokinono
- K1-vitamino
- K2-vitamino
Dumvintre oni povas uzi eĉ pulvorajn, tablojdajn (ŝaumtablojdo) vitaminojn. Ili estas tre proponataj por gravedaj, suĉigintaj virinoj aŭ post grava malsano. Ili estas ofte uzataj aldone dum forta trejnado kaj dieto. Ne nur la kvanto gravas, sed la proporcio de la diversaj vitaminoj, tiel oni devas konsulti kuraciston.