Stadiono de Francio
El Vikipedio
La Stadiono de Francio, aŭ franclingve Stade de France, estas la plej granda franca stadiono : li povas gastigi 80 000 spektantojn dum futbalaj aŭ rugbeaj maĉoj. La stadiono estis inaŭgurita je la 28-a de januaro 1998, okaze de futbala maĉo inter Francio kaj Hispanio. Ĝi situas en Saint-Denis) (Seine-Saint-Denis), norde de Parizo.
Krom futbalo aŭ rugbeo, la Stadiono de Francio kapablas enteni aliajn sportajn konkuradojn, ekzemple atletiko kaj aŭtomobilkuradoj, aŭ povas eĉ proponi koncertojn, grandajn spektaklojn.