Stokholm-sindromo
El Vikipedio
La Stokholm-sindromo aŭ Sindromo de Stokholmo aŭ Stokholma sindromo estas psiĥologia fenomeno - laŭ la scienco -, kiu aperas ĉe viktimo de ostaĝpreno, forrabo, dum longtempa kunesto kaj kiam la viktimo havas pozitivan emocian rilaton al la forrabisto, ostaĝprenisto. Tio povas kulmini eĉ en tio, ke la viktimo montras kompaton aŭ eĉ reciprokan amon al la forrabinto.