Sudtirolo
El Vikipedio
Sudtirolo | |
Regiono: | Dosiero:Flag of Trentino-Alto-Adige.png Trentino-Supra Adiĝo/Sudtirolo (Trentino-Alto Adige/Südtirol) (2005) |
---|---|
Kodo laŭ ISO 3166-2: | BZ |
Areo, km2: | 7400 (2005) |
Ĉefurbo: | Bozen |
Loĝantaro: | 481133 (2005) |
Loĝdenso, 1/km2: | 62,83 (2005) |
Kvanto de komunumoj: | 116 (2005) |
Poŝtkodo: | 39100 (2005) |
Kodo laŭ ISTAT: | 021 (2005) |
Telefona prefikso: | 0471, 0472, 0473, 0474 (2005) |
Retpaĝo: | http://www.provinz.bz.it/index_d.asp |
Sudtirolo estas la plej norda provinco de Italio. Ĝi estas trilingva kaj nomiĝas itale Alto Adige (Supra Adiĝo, laŭ la ĉefa rivero), ladine Sudtirol kaj germane Südtirol, ĝis 1972 Tiroler Etschland (tirola lando ĉe l'Adiĝo), laŭ Kastelo Tirol norde de Merano. Ĝi estas parto de la itala regiono Trentino-Supra Adiĝo kaj la ĉefurbo estas Boceno.
Sudtirolo estis, same kiel Norda kaj Orienta Tiroloj, parto de Aŭstrio ĝis la fino de la Unua mondmilito.
Konsekvence tri kvaronoj de populacio (76%, 348.000) parolas germane. La germanlingva etna grupo estis persekutata kaj la germana lingvo estis malpermesata en la erao faŝista. Poste la Dua mondmilito komenciĝis separatistaj strebadoj de germanlingvanoj kiuj kulminis en teroristaj aktoj (organizaĵo BAS) kontraŭ italaj instalaĵoj. En 1972 la provinco akiris aŭtonomion. Ekde 1993 la konflikto estas konsiderata oficiale finita. La etnaj grupoj estas hodiaŭ 76% aŭstroj (nomitaj "germanoj"), 21% italoj (enmigrintaj plejparte dum faŝismo) kaj 3% ladinoj (oriente de Sudtirolo).
Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi.