Surĵik
El Vikipedio
Surĵik (ruse kaj ukraine суржик) estas idiomo, vaste parolata en orientaj regionoj de Ukrainio. Kelkaj klasifikas surĵikon kiel memstaran orient-slavan lingvon, aliaj nomas ĝin ukraina dialekto, ekzistas ankaŭ vidpunkto, laŭ kiu surĵiko estas mikslingvo (kiel en klasikaj ekzemploj de mikslingvoj, la surĵika leksiko estas plejparte ĉerpita el unu lingvo, dum la gramatiko — el la alia). Ne eblas klasifiki surĵikon kiel piĝinon, ĉar piĝinoj neniam formiĝas ĉe kontakto de du proksime parencaj lingvoj (kiaj estas la rusa kaj la ukraina).
Laŭ sociologiaj esploroj (ekz., tiu de Ĥmelko, 2004) ĉ. 15-20% de la ukrainia loĝantaro parolas la surĵikan. Malgraŭ tiel vasta disvastiĝo, surĵiko plu restas nekodigita lingvo kun tre malalta prestiĝo. Kaj rusparolantoj, kaj ukrainparolantoj konsideras ĝin malpura lingvaĵo de senkleruloj.