Týn nad Vltavou
El Vikipedio
Týn nad Vltavou estas urbo kaj somerrestadejo kun 7 900 loĝantoj, situanta en suda Bohemio, sur rivero Vltava. En la urbo estas teksindustrio, industrio de konstrumaterialoj kaj nutraĵindustrio.
La urbo apartenas al la plej malnovaj sudbohemiaj sidejoj. Pro sia situo sur akvovojo Týn nad Vltavou estadis signifa trafikvojkruciĝo. Ĝis husanaj militoj la sinjorujo apartenis al pragaj episkopoj (respektive al ĉefepiskopoj), kiuj ĉi tie eble havis jam en la 11-a jarcento sian remparita kortegon. La sinjorujo revenis en la posedaĵon de eklezio ree post la batalo sur Blanka Monto. En la 15-a ĝis la 19-a jarcentoj la urbo riĉiĝis pro transporto de salo, kiun oni ĉi tien transportis el Prachatice tra landa pado kaj ĉi tie oni enŝipigis ĝin en ŝipojn por transporti ĝin sur rivero Vltava.
En la urbo ni povas trovi restaĵojn de gotika burgo (remparojn, kelojn, ŝtonponton). En placo staras baroka kastelo el la jaro 1699. Hodiaŭ ĝi estas sidejo de regiona muzeo, kiu ekspozicias ekspoziciojn pri ceramiko kaj flosado. Devene frue gotika preĝejo el la 2-a duono de la 13-a jarcento estis en la jaroj 1560 – 1567 alikonstruita renesance kaj en la jaro 1753 ĝi estis barokigita. Baroka saldeponejo estas el la jaro 1708.
En la urbo naskiĝis verkisto Antonín Jaroslav Puchmajer (1769 – 1820). Enterigita ĉi tie estas marionetisto Matěj Kopecký (1775 – 1847).
Sudbohemia regiono | |
---|---|
▼ | |
Urboj kaj vilaĝoj en distrikto České Budějovice | |
▼ | |
Adamov ~ Bečice ~ Borek ~ Borovany ~ Borovnice ~ Boršov nad Vltavou ~ Bošilec ~ Branišov ~ Břehov ~ Čakov ~ Čejkovice ~ České Budějovice ~ Čížkrajice ~ Dasný ~ Dívčice ~ Dobrá Voda u Českých Budějovic ~ Dobšice ~ Dolní Bukovsko ~ Doubravice ~ Doudleby ~ Drahotěšice ~ Dříteň ~ Dubičné ~ Dubné ~ Dynín ~ Habří ~ Hartmanice ~ Heřmaň ~ Hlavatce ~ Hlincová Hora ~ Hluboká nad Vltavou ~ Homole ~ Horní Kněžeklady ~ Horní Stropnice ~ Hosín ~ Hosty ~ Hradce ~ Hranice ~ Hrdějovice ~ Hůry ~ Hvozdec ~ Chotýčany ~ Chrášťany ~ Jankov ~ Jílovice ~ Jivno ~ Kamenná ~ Kamenný Újezd ~ Komařice ~ Kvítkovice ~ Ledenice ~ Libín ~ Libníč ~ Lipí ~ Lišov ~ Litvínovice ~ Ločenice ~ Mazelov ~ Mladošovice ~ Modrá Hůrka ~ Mokrý Lom ~ Mydlovary ~ Nákří ~ Nedabyle ~ Neplachov ~ Nová Ves ~ Nové Hrady ~ Olešnice ~ Olešník ~ Ostrolovský Újezd ~ Petříkov ~ Pištín ~ Planá ~ Plav ~ Radošovice ~ Roudné ~ Rudolfov ~ Římov ~ Sedlec ~ Slavče ~ Srubec ~ Staré Hodějovice ~ Strážkovice ~ Strýčice ~ Střížov ~ Svatý Jan nad Malší ~ Ševětín ~ Štěpánovice ~ Temelín ~ Trhové Sviny ~ Týn nad Vltavou ~ Úsilné ~ Včelná ~ Vidov ~ Vitín ~ Vlkov ~ Vrábče ~ Vráto ~ Všemyslice ~ Záboří ~ Zahájí ~ Závraty ~ Zliv ~ Zvíkov ~ Žabovřesky ~ Žár ~ Žimutice | |
▲ | |
Distriktoj de Ĉeĥio | |
▲ | |
Regionoj de Ĉeĥio |