Sudbohemia regiono
El Vikipedio
Sudbohemia regiono situas en sudo de Bohemio. Okcidente ĝi najbaras kun Regiono Plzeň, norde kun Mezbohemia regiono, nordokcidente kun Regiono Vysočina, oriente ĝi havas mallongan sektoron de komuna limo kun Sudmoravia regiono. Sudoriente ĝi najbaras kun Aŭstrio, sudokcidente kun Germanio.
Enhavo |
[redaktu] Bazaj indikoj
La areo de Regiono prezentas 12,8 % de la areo de la ŝtato. En Regiono vivas 625 267 loĝantoj, el kio rezultas la plej malalta denseco de loĝigo en la lando: 62 loĝantoj en km².
Regiono kiel pli supera administra tutaĵo de Ĉeĥa respubliko estiĝis en la jaro 2000. Devene ĝi estis nomiĝonta „Regiono Budějovice (České Budějovice)“.
Sudbohemia pejzaĝo estas konata de vico da fiŝlagoj kaj pentrindaj vilaĝoj en du basenoj meze de Regiono – Baseno de České Budějovice kaj Baseno de Třeboň. Ĉirkaŭe elstaras montetoj de Mezbohemia montetaro, ĉe la limo al Aŭstrio montaro Novohradské hory kaj ĉe la sudokcidenta limo la dua plej alta montaro en Bohemio, Šumava. La plej alta punkto de Regiono estas montopinto Plechý.
[redaktu] Administra divido
Sudbohemia Regiono kiel pli supera administra tutaĵo de Ĉeĥa respubliko estiĝis en la jaro 2000.
Regiono administre dividiĝas en 7 distriktojn: distrikto České Budějovice, distrikto Český Krumlov, distrikto Jindřichův Hradec, distrikto Písek, distrikto Prachatice, distrikto Strakonice kaj distrikto Tábor.
En Sudbohemia Regiono estas 623 komunumoj, el tio 43 urboj. Krom la menciitaj distriktaj urboj ankaŭ Třeboň kaj Bechyně apartenas al tiuj pli grandaj kaj pli gravaj. Sidejurbo de la regiono estas laŭstatuta urbo České Budějovice.
[redaktu] Ekonomio
Sudbohemia Regiono ne estas tro riĉa je mineralaj krudmaterialoj. Superas minado de gruzsabloj, konstruŝtono, brikargiloj kaj limigite ceramikaj argiloj, kalkŝtono kaj grafito. Signifa naturriĉeco estas arbaroj, kiuj kreskas en pli ol triono de la areo de Regiono.
Industria produktado estas koncentrita precipe en ĉirkaŭaĵo de České Budějovice kaj en distriktoj Tábor kaj Strakonice. Superas ĉi tie prilaboraĵindustrio (produktado de nutraĵoj kaj trinkaĵoj, transportiloj, maŝinoj kaj ekipaĵoj, teks- kaj vestindustrioj).
Agrikulturo orientiĝas al plantproduktado, superas kulturado de cerealoj, oleaj kreskaĵoj kaj terpomoj. En animalproduktado tio estas bredado de brutaro kaj porkoj. Longjaran tradicion havas en suda Bohemio fiŝlagafero. Fiŝbredado en 25 000 ha da akvaj areoj prezentas duonon de produkto enkadre de la tuta Ĉeĥio.
Sudbohemia Regiono fariĝas signifa turisma kaj refreŝigeja regiono. Vojaĝtrafiko ekregistris en lastaj jaroj la plej grandan kreskon de kvociento en entreprenaktivecoj en Regiono.
[redaktu] Trafiko
Tra Regiono kondukas gravaj internaciaj landvojoj kaj nordsuda fervojkoridoro el Prago ĝis Aŭstrio; grava fervojo kondukas ankaŭ el České Budějovice ĝis Plzeň. Lastatempe oni tre diskutas je bezono anstataŭi troŝarĝitan landvojon n-ro 3 el Prago ĝis České Budějovice kaj plu ĝis aŭstria Linz per moderna aŭtostrado. Sed dum ne estis atingita interkonsento inter trafikinĝenieroj kaj ekologoj, ĉar tia konstruado prezentus gravan intervenon en vivmedion.
[redaktu] Scienco kaj klereco
Bazo por evoluo de scienco estas laborejoj de Akademio de sciencoj de Ĉeĥio, kies institutoj agadantaj en la teritorio de Regiono orientiĝas al precipe biologiaj kaj ekologiaj fakoj. Scienclaboro estas same konsisto de aktivecoj de Sudbohemia universitato kun sidejo en České Budějovice kaj en Jindřichův Hradec.
[redaktu] Naturo, historiaj memorigaĵoj
En la teritorio de Sudbohemia Regiono troviĝas kvanto de historie valoraj memorigaĵoj kaj tutaj urbaj memorigrezervejoj (Český Krumlov, Třeboň, Tábor, Jindřichův Hradec, Písek, Bechyně, České Budějovice, Netolice kaj pluaj). La centro de Český Krumlov estis eĉ enskribita en liston de monda natura kaj kultura heredaĵo de UNESCO.
Ĉi tie estas ankaŭ multaj burgoj kaj kasteloj: Český Krumlov, Hluboká nad Vltavou, Zvíkov, Červená Lhota… Turistojn allogas ankaŭ monaĥejo en Vyšší Brod kaj pluaj memorigaĵoj. En provinco eblas trovi vicon da pentrindaj vilaĝoj kun tipaj masonitaj konstruaĵoj de sudbohemia popolarkitekturo. Unu el ili, Holašovice, estis same enskribita en la liston de UNESCO.
La plej granda ŝirmata naturteritorio estas Šumava, ŝirmata parte kiel ŝirmataj pejzaĝaj regionoj (ŜPR), parte (la kerno de la teritorio) kiel nacia parko. Ĝi estas konsisto de translima biosfera rezervejo Šumava – Bavorský les (Bavaria arbaro). La alia grava biosfera rezervejo estas ĉirkaŭaĵo de Třeboň.
[redaktu] Riveroj
Tra Regiono trafluas jenaj riveroj: Vultavo, Otava, Lužnice, Malše, Blanice.
[redaktu] Rilataj temoj
[redaktu] Eksteraj ligoj
|
|
---|---|
REGIONOJ DE ĈEĤIO (regionaj urboj) : Ĉefurba regiono Prago | Mezbohemia regiono (Prago) | Sudbohemia regiono (České Budějovice) | Regiono Plzeň (Plzeň) | Regiono Karlovy Vary (Karlovy Vary) | Regiono Ústí nad Labem (Ústí nad Labem) | Regiono Liberec (Liberec) | Regiono Hradec Králové (Hradec Králové) | Regiono Pardubice (Pardubice) | Regiono Vysočina (Jihlava) | Sudmoravia regiono (Brno) | Regiono Olomouc (Olomouc) | Regiono Zlín (Zlín) | Moravia-Silezia Regiono (Ostrava) |
|