Teplice
El Vikipedio
Teplice estas distrikta urbo kun 53 000 loĝantoj, situanta en norda Bohemio, ĉe montarpiedo de Krušné hory. Ĝi estas signifa banloka centro kaj centro de vitroindustrio, ceramiko, teksindustrio, maŝinindustrio kaj kemioindustrio. La banloko uzas termoradioaktivajn fontojn. Oni kuracas ĉi tie malsanojn de movorganoj, nervorganoj kaj cirkulorganoj. En la ĉirkaŭaĵo de la urbo okazas supraĵa minado de brunkarbo, kiu komune kun la industria agado malpurigas vivmedion. Sed ekologiaj problemoj en la 90-aj jaroj de la 20-a jarcento karakterize pli malgrandiĝis. En la urbo agadas teatro kaj orkestro de Nordbohemia ŝtata filharmonio.
Laŭ arkeologiaj trovaĵoj la fontoj en Teplice estis konataj jam al keltoj. Judita, edzino de Břetislav la 2-a, lasis apud la kuracfontoj post la jaro 1158 fondi monaĥinejon de benediktinoj („ad aquas calidas“, te. ĉe varmaj fontoj; la monaĥinejo ĉesis ekzisti en la 15-a jarcento dum husanaj militoj). Ĉe la monaĥinejo plinombriĝis plua loĝigo kaj en la 13-a jarcento estiĝis urbeto. Evoluo de banlokaferoj komenciĝis en la 16-a jarcento. Tiam ĉi tie Volf el Vřesovice konstruis ŝtonan konstruaĵon kun apartigitaj basenoj por viroj kaj virinoj, kuracejon kaj banlokajn loĝigejojn. En la jaro 1643 la banloko kaj la urbo fariĝis posedaĵo de imperiestra generalo Jan el Aldringen kaj familio de Clary-Aldringen-idoj konservis Teplice-on ĝis la jaro 1945. Incendio en 1793 kaŭzis konstruadon de novaj banlokaj kaj urbaj konstruaĵoj en klasicisma kaj empira stiloj. Teplice spertis la plej grandan prosperon en la 1-a duono de la 19-a jarcento, kiam la urbon vizitis vico da famaj personecoj. La banlokon vizitis potencaj regantoj (aŭstria imperiestro Ferdinando la 1-a, prusia reĝo Vilemo la 3-a, rusa caro Aleksandro la 2-a (Rusio)) kaj ankaŭ intelektuloj kaj artistoj (Johann Wolfgang von Goethe, Ludwig van Beethoven, Frédéric Chopin, A. Humbolt, A. Schopenhauer, František Palacký, Jan Neruda ka.). Tiam alvojaĝis ĝis Teplice ĉirkaŭ 13 000 gastoj dum sezono kaj la urbo havis kromnomon Malgranda Parizo. La evoluo de industrio kaj la minado de karbo en la 2-a duono de la 19-a jarcento kaj precipe post la jaro 1945 kontribuis al retiriĝo de la internacia renomo de Teplice.
Al parte konservinta romana konvento ligas devena renesanca kastelo plilarĝigita en la jaroj 1590 – 1607. La objekto estis pli malfrue baroke kaj empire alikonstruata. En kortego estas rare konservinta romana kripto kaj bazplano de eksa monaĥineja baziliko. En kastelaj ejinternoj estas ĉambroj kun stila ekipaĵo kaj muzea ekspozicio de distrikta muzeo. Kastela parko el la 17-a jarcento estis en la 18-a jarcento reguligita en angla stilo. La valoraj empiraj banlokaj konstruaĵoj estas el la 1-a duono de la 19-a jarcento. Super la plej malnova fonto Prafonto staras pavilono el la jaroj 1838 – 1839.
Regiono Ústí nad Labem | |
---|---|
▼ | |
Urboj kaj vilaĝoj en distrikto Teplice | |
▼ | |
Bílina ~ Bořislav ~ Bystřany ~ Bžany ~ Dubí ~ Duchcov ~ Háj u Duchcova ~ Hostomice ~ Hrob ~ Hrobčice ~ Jeníkov ~ Kladruby ~ Kostomlaty pod Milešovkou ~ Košťany ~ Krupka ~ Lahošť ~ Ledvice ~ Lukov ~ Měrunice ~ Mikulov ~ Modlany ~ Moldava ~ Novosedlice ~ Ohníč ~ Osek ~ Proboštov ~ Rtyně nad Bílinou ~ Srbice ~ Světec ~ Teplice ~ Újezdeček ~ Zabrušany ~ Žalany ~ Žim | |
▲ | |
Distriktoj de Ĉeĥio | |
▲ | |
Regionoj de Ĉeĥio |