TeX
El Vikipedio
TEX (kutime tajpita TeX en simpla teksto) estas prespretiga sistemo kreita de Donald Knuth, kiu estas populara en la universitata mondo, aparte en komunumoj pri matematiko, fiziko, kaj komputiko. Ĝi jam plejparte anstataŭis troff, la alia populara formatigilo, en multaj Uniksaj distribuoj.
TeX estas ĝenerale konsiderata la plej taŭga maniero por prespretigi komplikajn matematikajn formulojn, aparte en la formo de LaTeX kaj aliaj kolektoj de templatoj, sed ĝi estas ankaŭ uzata por multaj aliaj prespretigaj taskoj.
[redaktu] Historio
Knuth iniciis TeX pro lia ĉagreniĝo je la malpliboniĝanta kvalito de la prespretigo de volumoj I-III de sia granda verko The Art of Computer Programming. Manifeste de la tipa komputilemula tendenco solvi problemon por ĉiam, li komencis plani sian propran prespretigan sistemon. Li antaŭvidis fini ĝin dum longa ferio en 1978; sed estis malĝusta je 8 jaroj. La lingvo estis fine fiksita ĉirkaŭ 1985.
Guy Steele hazarde ĉeestis Stanford dum la somero de 1978 kiam Knuth prilaboris la unuan version de TeX. Kiam li aŭtune reiris al MIT, li reverkis TeX por ke ĝi funkciu ĉe la operaciumo ITS.
La unua versio de TeX estis verkita en la komputillingvo SAIL kaj funkcias en maŝino PDP-10 ĉe la WAITS operaciumo de universitato Stanford. Por postaj versioj de TeX, Knuth kreis la koncepto de literuma programado, maniero de krei kunfunkciantan fontkodon kaj altkvalitajn interligitajn helpajn dokumentojn (kompreneble formatigitaj en TeX) de ununura originala dosiero. La uzata komputillingvo nomiĝas WEB kaj ĝi produktas programojn en Pascal.
TeX havas nekutiman sistemon de kalkuli versiojn. De post versio 3, ĝisdatigo indikiĝas per aldoni ankoraŭ unu ciferon ĉe la fino de la decimo, tiel ke la versia numero asimptote aliras pi. La nuna versio estas 3.14159. Ĉi tiu respegulas la fakton, ke TeX estas nun tre stabila, kaj oni antaŭvidas nur etajn aktualigojn.