Théophile Gautier
El Vikipedio
Théophile Gautier (naskiĝis la 31-an de aŭgusto 1811 en Tarbes; mortis la 23-an de oktobro 1872 en Parizo) estis franca poeto, romanverkisto, pentristo kaj kritikisto pri arto.
[redaktu] Vivo
Théophile Gautier longtempe konservas memoron pri la bluaj montoj de sia naskiĝloko Tarbes, kvankam juna li translokiĝas kun sia familio al Parizo.
Tie li ofte estas en la ateliero de la pentristo Rioult, strato Saint-Antoine, kaj kun siaj amikoj artistoj kuniĝas en la fama "Cénacle". Tiam li decidas iĝi pentristo.
En junio 1829 li renkontiĝas kun "la majstro" Victor Hugo, kio aktivigas lian verkistan karieron. La 25-an de februaro 1830, li partoprenas la batalon de Hernani; la saman vesperon li foriras el la ateliero deRioult.
Kvin monatojn poste, la 28-an de julio 1830 estas eldonitaj la Poésies (poezioj) de Théophile Gautier ĉe Mary. Bedaŭrinde tiu tago estas ankaŭ tiu de la barikadoj en Parizo kaj oni ne parolas pri la libro.
En 1836 pro financaj kialoj Théophile Gautier iĝis ĵurnalisto kaj aperigas la romanon Mademoiselle de Maupin, kiu estos skandalo.
Por la gazeto « La Presse », Théophile Gautier verkas kiel artokritikisto. Oni nombras pli ol mil kritikojn kiujn li aperigis en la gazeto, kelkaj el ili estas kunigitaj en volumoj.
En 1840 Téophile Gautier restas dum ses monatoj en Hispanio kaj publikigas la vojaĝkajeron Voyage en Espagne. Sekvos baldaŭ aliaj vojaĝoj: en 1845 al Alĝerio, en 1850 al Italio, en 1852 al Grekio kaj Turkio, en 1858 al Rusio kaj en 1862 al Egiptio. Al ĉiu vojaĝo sekvas eldono de vojaĝkajero.
En 1857, Gautier transloĝiĝas kun sia edzino, Ernesta Grisi (fratino de la dancistino Carlotta Grisi), siaj filinoj, Judith Gautier kaj Estelle, kiu edziniĝos al Émile Bergerat, kaj siaj du maljunaj fratinoj al Neuilly-sur-Seine, en malgrandan domon kie li akceptos siajn amikojn: Baudelaire, Dumas fils, Ernest Feydeau, Gustave Flaubert, Puvis de Chavannes, Gustave Doré, ;;.
De Eugénie Fort, hispandevena virino multe pli juna ol li, li havos filon Théophile Gautier fils.
En 1862 li estas elektita prezidanto de la Société nationale des Beaux-Arts (societo nacia pri belartoj).
Tre tuŝita de la militoj eventoj de 1870 mortis malsana al Parizo, kie li estis entombigita en la tombejo de Montmartre.
[redaktu] Verkoj
Inter aliaj:
- Arria Marcella, 1831 ĝis 1863
- Albertus, 1832
- Les Jeunes-France, 1833
- Mademoiselle de Maupin, 1835 ĝis 1836
- La morte amoureuse, 1836
- La Comédie de la mort, 1838
- La Toison d'or, 1839
- Caprices et Zigzags, 1852
- Émaŭ et camées, 1852 ĝis 1872
- Le Roman de la momie, 1858
- Le Capitaine Fracasse, 1863
[redaktu] Eksteraj ligiloj
- Théophile Gautier, La morte amoureuse, Chronique de Paris, 23 et 26 juin 1836.
- Théophile Gautier, Le club des Haschischins, in Œuvres de Th. Gautier, Éd. Alphonse Lemerre, Paris, 1897.
- Théophile Gautier, Onuphrius, Ou les vexations fantastiques d’un admirateur d’Hoffmann (1832).
- Théophile Gautier, Le pied de momie, Nouvelle (1840).
- Théophile Gautier, Arria Marcella, Souvenir de Pompei, Nouvelle (1852).