Theodor Körner
El Vikipedio
Theodor KÖRNER - li naskiĝis la 23-an de septembro 1791 en Dresdeno kaj mortis la 26-an de aŭgusto 1813 ĉe Gadebusch, Meklenburgo, Germanio - estis germana poeto.
KÖRNER havis sukceson precipe kiel dramverkisto. Lia entuziasma engaĝiĝo en la patriliberiga batalo kontraŭ Napoleono la 1-a faris lin siatempe tre populara poeto.