Tony Jules Gueritte
El Vikipedio
Tony Jules GUERITTE (gerit'), franco, konstrua inĝeniero. Naskiĝis en la 7-a de marto 1875 en Blots (?), Francujo; vivis en Surbiton, Surrey, Anglujo. Konsilanto de ministro por eksterlanda komerco de Francujo; prezidinto de Franca Komerca Ĉambro en Londono, de Societo de Inĝenieroj (Britujo), ktp. E-isto de 1906. Gvidis la unuan Esperanto-kurson por laboristoj de Consett Iron Works. Du presitaj prelegoj pri temo: "Esperanto kaj la inĝenieroj" (1914 kaj 1931). Diversaj paroladoj pri Esperanto en Londono, Newcastle, Gloucester, Consett, Parizo, Liono, La Havro, Locarno. Artikoloj por ĵurnaloj anglaj, francaj, jugoslavaj, portugalaj. Lia Esperanto libraro enhavas 1772 verkojn. Eminente kapabla, komprenema kaj helpema subtenanto de laboroj kaj laborantoj por Esperanto. A. BERGER,