Torneträsk
El Vikipedio
Torneträsk Duortnosjávri |
|
---|---|
|
|
Situo | Lappland (Svedio) |
Koordinatoj | 68° 22' N, 19° 06' E Mapo |
Ĉefaj elfluoj | Torne älv |
Maksimuma longo | 70 km |
Surfaca areo | 330 km2 |
Maksimuma profundo | 168 m |
Torneträsk aŭ Torne träsk (samee: Duortnosjávri, en tornival-finna lingvo: Tornio aŭ Torniojärvi) estas lago en Lappland en plej norda Svedio, en la Skandinava montara sistemo.Vortoparto Träsk (kun kutima signifo "marĉo") en ĉi tiu ĉirkaŭteksto, simile al en multaj aliaj lagoj en la plej nordaj partoj de Svedio, signifas na lago. Ĝi estas la sepa plej granda lago en Svedio, kun tuteca areo de 330 km2 kaj longo de 70 kilometroj. La lago elfluas al la sudo-oriento tra Torne älv. Sudokcidente de la lago kuŝas la Nacia Parko Abisko kaj la Monda Heredaĵo de UNESKO areo Laponian.
Torneträsk devenis de la glaĉero, kiu donis al la lago ĝian profundon de 168 metroj, farante ĝi la duan plej profundan lagon en Svedio. Ĝi estas kutime glacio-kovrita de decembro ĝis junio, variante depende de temperaturaj variadoj.