Monda Heredaĵo de UNESKO
El Vikipedio
La Monda Heredaĵo de UNESKO konsistas el la Monda Kulturheredaĵo de UNESKO kaj la Monda Naturheredaĵo de Unesko.
Ĝi enhavas hom-kreitajn resp. naturajn objektojn, kiuj meritas specialan protekton. Bazo por tiu protekto estas konvencio de UNESKO decidita en 1972 en Stokholmo, kiu ekvalidis en 1975. Por esti akceptita en la mondheredaĵon objekto devas elstari en almenau unu el jenaj ses kriterioj:
- Unika arta valoro
- Granda kultura influo al iu regiono aŭ epoko
- Ekstrema malofteco aŭ granda aĝo
- Ekzempla valoro por certa arta evoluo
- Modela reprezentado de de certa arkitektura epoko
- Signifo rilate al elstaraj ideoj aŭ historie gravaj personoj
La nocio de "kultura heredaĵo" venas de episkopo Henri-Baptiste Grégoire; ĝi estis konvencie fiksita en la Konvencio de Hago de la 14-a de majo 1954.
La ideo de la monda heredaĵo ekestis reage al la alvoko de UNESKO en 1960, savi la monumentojn de Abu Zimbel (Nubio) de subakviĝo pro konstruo de la barmuro de Asuan.
Unufoje jare la Mondheredaĵa Komitato de UNESKO kunvenas por decidi pri novaj heredaĵoj kaj diskuti la staton de jamaj. En 2004 ekzistas 788 heredaĵoj en 134 landoj; el ili 611 estas kulturaj kaj 154 naturaj heredaĵoj, 23 apartenas al ambaŭ kategorioj. 35 estas sur la "ruĝa listo" de speciale minacataj monumentoj.
Vidu ankaŭ la liston de la objektoj ĉe Monda heredaĵo.
Piramidoj de Gizo |