Torrelavega
El Vikipedio
Geografio > Eŭropo > Iberio > Hispanio > Kantabrio > Torrelavega < Urboj
![]() ![]() |
|
![]() Situo en la mapo de Kantabrio |
|
Municipa ĉefurbo | Torrelavega |
Loĝantaro (2005) | 56.230 homoj |
Areo | 35.5 Km2 |
Loĝdenso (2005) | 1.583,94 loĝ/Km2 |
Vilaĝoj | Barreda, Campuzano, Duález, Ganzo, La Montaña, Sierrapando, Tanos, Torrelavega (ĉefurbo), Torres, Viérnoles |
Torrelavega estas municipo kaj grava industria kaj komerca urbeto en la aŭtonoma komunumo Kantabrio (Hispanio), situanta sin je 8 kilometroj for de la marbordo de la Kantabra Maro kaj je 27,5 kilometroj fore de la regiona ĉefurbo, Santandero. En ĝi kunfluas la riveroj Saja kaj Besaya.Ĝi estas la ĉefurbo de la distrikto (comarca) de la baseno de la rivero Besaya. Ĝia plej alta loko estas 606 metroj, kaj la plej malalta, 12 metroj.
Enhavo |
[redaktu] Historio
Torrelavega estis fondita en la 13-a jarcento de Garci Lasso la 1-a de la Vega, en la nomo de la reĝo Alfonso la 11-a.
La nuna nomo de la urbo estas krazo de la nomoj de la domo (aŭ turo, hisp. torre) kaj ties loĝanto Leonor de la Vega, filino de Garci Lasso la 2-a de la Vega kaj matrino de la Grafo de Santillana. Ŝi ordonis konstrui ĝin por administri la impostojn kaj privilegiojn de sia teritorio.
La nomo de la distriko, Besaya, devenas de la pra-asturia Bisalia (de kelt-lingveca Bis-salia, "la alia Salia", la rivero Saja). Ĉi tiu lingvo tiama kunvivis kun la hispana, uzita de la tiam burĝaro (tiel "Salia" pasis al "Saja"). Tamen, historiistoj kaj fakuloj ne akordas ĉu nomi ĝin Salia, kiel dum la tiamo de Plinio la pli maljuna, aŭ Saunlum, kiel dum Pomponio Mela.
Torrelavega estis grava agrikultura loko por Kastilio ekde antaŭ multa tempo. Pro la plinombriĝo de ties enloĝantoj kaj la disvolviĝo de sia industrio, Torrelavega ricevis en la jaro 1895 la nomumon Urbo, aldonitan de la tiama reĝino regento María Cristina de Borbón.
[redaktu] Politiko
Ĝis la jaro 1980 en vilaĝoj kiel Tanos estis propra vilaĝestro.
Periodo | Nomo de la urbestro | Partio |
---|---|---|
1979-1983 |
Manuel Teira Fernández
|
|
1983-1987 |
Manuel Rotella Gómez
|
PSOE
|
1987-1991 | ||
1991-1995 |
José Gutiérrez Portilla
|
PSOE
|
1995-1999 |
Blanca Rosa Gómez Morante
|
PSOE
|
1999-2003 |
Francisco Javier López Marcano
|
|
2003-2007 |
Blanca Rosa Gómez Morante
|
PSOE
|
[redaktu] Demografia evoluo
2000 | 2001 | 2002 | 2003 | 2004 | |
---|---|---|---|---|---|
Loko | |||||
Barreda | 2995 | 2973 | 2948 | 2977 | 2932 |
Campuzano | 11972 | 11783 | 11679 | 11617 | 11366 |
Duález | 267 | 269 | 331 | 366 | 377 |
Ganzo | 1130 | 1109 | 1121 | 1101 | 1095 |
Montaña (La) | 180 | 177 | 188 | 191 | 183 |
Sierrapando | 4013 | 3947 | 3968 | 3967 | 3982 |
Tanos | 5065 | 5336 | 5614 | 5782 | 5986 |
Torrelavega | 28534 | 28259 | 28303 | 28603 | 28457 |
Torres | 1012 | 1032 | 1025 | 1012 | 1013 |
Viérnoles | 1018 | 1024 | 1003 | 1022 | 1016 |
Fonto: INE | |||||
Sume, Torrelavega enhavas 56.230 enloĝantojn: 29.152 virinojn kaj 27.078 virojn (2005). Tio signifas, ke 10% el la loĝantaro de Kantabrio loĝas en ĝi. La loĝantaro malmulte kreskas ekde la jaro 2000 pro la malgranda nasko-nombro kaj la iom-post-ioma maljuniĝo de la enloĝantoj, tamen ankaŭ estas enmigrantoj, ĉefe latin-amerikanoj kaj orient-eŭropanoj, kiuj venas en la periferiajn kvartalojn ekde la 1990-aj jaroj; pro ĉi ĉio la nombro da loĝantoj ne ŝanĝiĝas. Plie, la manko kaj multkosteco de loĝejoj en la urba kerno provokis, ke la loĝantaro establu sin en la najbaraj municipoj, ĉefe laŭ la akso Torrelavega-San Felices de Buelna, kie la loĝantaro kreskis je 2,86%, Torrelavega-Cares, kun kresko je 1,47%, kaj Torrelavega-Suances (plia 2,84% en la municipo Suances kaj 1,41% en Miengo). Ĉi tiuj datumoj draste malsamas al la nura 0,82% en Torrelavega, inter 2002 kaj 2003.