Santandero (Hispanio)
El Vikipedio
Geografio > Eŭropo > Iberio > Hispanio > Kantabrio > Santandero < Urboj
Santandero, municipo kaj havena urbo, ĉefurbo de la aŭtonoma komunumo Kantabrio, en la nordo de Hispanio, ĝuste meze de la norda marbordo de la Ibera Duoninsulo, ĉe la samnoma Golfo de Santandero. Hispane: Santander [santander'].
Kantabrio |
|
Municipa ĉefurbo | Santandero |
Loĝantaro (2004) | 183 955 homoj |
Areo | 34 Km2 |
Loĝdenso (2005) | 5 934 loĝ/Km2 |
Vilaĝoj | Monte, Cueto, San Román de la Llanilla kaj Peñacastillo |
Enhavo |
[redaktu] Loĝantaro
Demografia evoluo de Santandero (Hispanio) inter 1981 kaj 2005 | ||||||
1981 | 1986 | 1991 | 1996 | 2000 | 2004 | 2005 |
180 328 | 186 145 | 191 079 | 185 410 | 184 264 | 183 799 | 183 955 |
Oficiale en Santandero loĝas 183 955 homoj. La nombro malkreskas ekde la 1990-oj pro la malmultiĝo de la naskoj kaj la multiĝo de la mortoj (en 1996 la meza aĝo estis 40 jaroj), sed la nombro da loĝantoj ankoraŭ ne falegas pro ekzistanta enmigro en la urbon. Plie, la manko da loĝejoj kaj ties altaj prezoj faris, ke la naskopova loĝantaro iru al la najbaraj municipoj, speciale la interurba areo inter Santandero kaj Torrelavega.
Pli ol 70% de la laborantoj laboras en la tria sektoro (servoj), kaj tial ekzistas granda ekonomia dependo de la komerca, serva kaj turisma agado.
Pli ol triono el la kantabroj loĝas en Santandero.
[redaktu] Ekonomio
Santandero koncentrigas la plej grandajn servojn de Kantabrio, ekzemple la hospitalon Marqués de Valdecilla aŭ la Universitaton de Kantabrio. La agadoj rilataj al libertempo kaj turismo estas gravegaj, ĉefe nur dum la somero, kion kaj la kantabra kaj la municipa registaro emas eviti per kongresoj, festivaloj aŭ vizitoj de krozoŝipoj dum la tuta jaro.
La flughaveno de Santandero travivis reviviĝon pro la novaj fluglinioj de Ryanair (Frankfurto ĉe Majno, Londono, Romo, kaj onte Liverpool) kaj pliaj de Air Nostrum. Antaŭe nur ekzistis flugoj al Madrido kaj Barcelono, tial la kantabroj ankaŭ ofte uzas la flughavenon de Bilbao. Alia aliro al Santandero estas pramo, kiu navigas al Plymouth (Britio). Por tervoja komunikado tre gravas la aŭtobus-linioj de ALSA kaj Continental-Auto
[redaktu] Historio
Dum la Romia imperio, Santandero estis konata kiel Portus Victoriae Iuliobrigensium. La nuna nomo devenas de la latina Sant Emeter, sanktulo kies kapo laŭlegende estis alportita al Santandero en la 3-a jarcento. En 1187 la reĝo Alfonso la 8-a donis ĉarton al la urbo. En 1248 Santandero partoprenis kune de aliaj vilaĝoj de la Kantabra Maro la batalon por konkeri Sevilon, pro kio ĝi ricevis blazonon kiel rekompencon.
Santandero estis grava haveno por Kastilio fine de la Mezepoko, speciale pro la komerco kun la Nova Mondo. En 1755 Fernando la 6-a donas al Santandero la honoran titolon "urbo". Ĝis 1900 estis ligita al la kreskanta komerco inter Hispanio kaj ties amerikaj kolonioj kaj funkciis kiel la elirpordo por la produktaĵoj de Kastilio. Tiu ekonomia prospero estigis komercan burĝaron, kiu impulsis la urban kreskon kaj la kreon de la banejo-urbo El Sardinero por allogi la altklazulojn de la hispana socio de la eko de la 20-a jarcento. La reĝo Alfonso la 8-a elektis Santanderon kiel somerferian urbon, kaj la reĝa familio ofte pasis siajn somerojn tie ĉi. Hodiaŭ Santanderon ankoraŭ vizitas multaj turistoj, speciale pro ties fama plaĝo El Sardinero (2 Km) aŭ la Duoninsulo de la Magdalena.
En 1893 okazis brulego en la biskaja kargoŝipo Cabo Machichaco. Ĝi estis plena el dinamito kaj eksplodis en la haveno, mortigante ĉirkaŭ 500 homojn, kiuj estis rigardantaj la okazaĵon. La enorma eksplodo detruis grandan parton de la havena areo.
Poste, en 1941, okazis nova incendio, kiu fordetruis la historian kernon de la urbo. Ĉikaze estis nur unu viktimo: unu fajrestingisto. Tamen miloj da familioj iĝis senhejmaj kaj granda kaoso regis la urbon. La malaperontan mezepokan kvartalon anstataŭigis grava urba reformo, kiu ege etendis la urbo-areon, por doni loĝejojn al la senhejmiĝintoj. Inter la jaroj 1950 kaj 1970 oni amase konstruis loĝejojn por la laboristaro.
En la lastaj jardekoj la urbo disvastiĝis periferien, kie oni konstruis pli malgrandajn unufamiliajn loĝejojn. La kvartalo El Sardinero, antaŭe ĝardenurbo, iĝis libertempa areo. Dum la 1980-oj la haveno de Santandero estis iom post iom translokigita de la urbokerno al eksterurba areo; tamen la pasaĝeraj ŝipoj plu agas en la urbo kaj ekzistas haveneto (Puerto Chico) por boatoj kaj jaĥtoj.
En 2005 Santandero celebradis la 250-an jariĝon de sia titolo "urbo".