Troglodito
El Vikipedio
Troglodito | |||||||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Troglodito |
|||||||||||||||||||||
Biologia klasado | |||||||||||||||||||||
|
|||||||||||||||||||||
Binoma nomo / Trinoma nomo / ktp. | |||||||||||||||||||||
Troglodytes troglodytes |
FamilioS = Troglodytidae| FamilioE = Trogloditedoj La Troglodito (Troglodytes troglodythes) estas birdogenro el la familio de la Trogloditedoj. Ĝi estas la unusola eŭrazia genro de, krom tiu, nur en Ameriko hejma familio.
Enhavo |
[redaktu] Priskribo
La troglodito apartenas al la plej malgrandaj birdogenroj de Eŭropo. Pro ĝiaj mallongaj flugiloj ĝi estas konsiderata malbona fluganto. La birdo estas 9,5 centimetrojn longa kaj pezas malpli ol 10 gramojn; ĝia korpo estas globoforma. Ino kaj masklo havas same neokulfrape cinamobrunan plumaron, la suba parto estas iom pli hela. La mallonga vosto estas karakterize krute suprenigita.
La kantado de la masklo, voĉoforta, kun triloj kaj r-sonaj vibroj, ankaŭ vintre estas aŭdebla. Oni aŭdas ĝin distance de plurcent metroj.
[redaktu] Ekologio
[redaktu] Nutraĵo
La troglodito nutras sin per malgrandaj insektoj kaj ties larvoj, araneoj kaj, kiel aldonmanĝaĵo, per malgrandaj semeroj.