Ukraina Libera Universitato
El Vikipedio
Ukraina Libera Universitato (ULU) (ukraine: Український Вільний Університет) estis fondita fare de ukrainaj enmigrintoj en Vieno (januaro, 1921). Samjare la Universitato translokighis en Pragon, tiam al ĝi aliĝis 700 studentoj; de 1945 ĝi funkcias en Munkeno.
Famaj ukraindevenaj scienculoj, kiuj batalis pro la sendependeco de Ukrainio en 1917-24, 1941-45, estis profesoroj de la Universitato. Inter ili: V. Kubijoviĉ, A. Voloŝin, N. Polonska-Vasilenko, V. Petrov (Domontoviĉ). En 1947 en la Universitato prelegis 80 profesoroj.
En ULU oni rajtas magistriĝi kaj doktoriĝi. De 1992 registaro de Ukrainio agnoskas diplomojn de la Universitato.