Universitato de Kalgario
El Vikipedio
Devizo: Mo Shùile Togam Suas (irlandgaele = Mi levos la okulojn) |
|
fondita | 1966 |
speco | publika |
kanceliero | William J Warren |
prezidanto | Harvey Philip Weingarten |
urbo | Kalgario |
provinco | Alberto |
kampusa areo | 2,13 km² |
maskoto | Rex |
retejo | www.ucalgary.ca |
La Universitato de Kalgario estas publika universitato kies tereno troviĝas en la nord-okcidento kvarono de la urbo Kalgario en Alberto (Kanado). Programojn de la Universitato sekvas proksimume 23.500 plentempaj kaj 4.500 part-tempaj studentoj, sume 28.000 studentoj.
Enhavo |
[redaktu] Akademiaĵoj
La Universitato de Kalgario proponas pli ol 100 programojn de altlerneja edukado kaj donas bakalaŭrajn, magistrajn kaj doktorajn diplomojn. La universitata kampuso havas areon de 2,13 km² kaj gastigas entute 16 fakultatojn, 53 departementoj kaj pli ol 30 esplor-institutojn kaj centrojn. Inter la plej konataj fakultatoj de la Universitato estas la Lernejo de Komerco Haskayne, la Lernejo de Inĝeneriko Schulich, medicina lernejo (proponanta diplomon MD), jura lernejo (proponanta diplomon LLB), kaj ekde 2007 veterinaran lernejon. En la plentempa instruistaro de la Universitato estas 1.917 homoj.
La universitato havas 16 fakultatojn (havos 17 kiam la veterinara lernejo ekfunkcios en 2007):
- Facultato de Komunikado kaj Kulturo
- Daŭriga Edukado
- Facultato de Edukado
- Facultato de Media Planado
- Facultato de Belartoj
- Facultato de Postdiplomaj Studoj
- Lernejo de Komerco Haskayne
- Facultato de la Artoj
- Facultato de Kinesiologio
- Facultato de Juro
- Facultato de Medicino
- Facultato de Flegado
- Lernejo de Inĝeneriko Schulich
- Facultato de Scienco
- Facultato de Sociaj Sciencoj
- Facultato de Socia Laboro
- Facultato de Veterinara Medicino
[redaktu] Sporto
La Universitato reprezentiĝas en CanadaWest subunuo de la asocio de Kanada Interuniversitata Sporto kaj en la Atleta Konferenco de Albertaj Kolegioj per la teamoj de Calgary Dinos. Sur la universitata kampuso estas la Olimpika Ovalo, multuza glaci-areno kie okazis konkursoj de la Vintra Olimpiko de 1988. Ĝi havas 400 metrojn longan ovalan trakon kiel ankaŭ mallong-trakan glaci-surfacon kaj glacihokean arenon. La kampuso ankaŭ havas la Gimnastikejon Jack Simpson, la Arenon patro David Bauer (kun 2 glacihokeaj sketejoj), kaj Stadionon, hejmo de la universitata futbal-teamo Dinos kaj la profesia futbal-teamo Calgary Stampeders. La universitataj teamoj konkursas en 12 sportoj: basketbalo, transgrunda kurado, kampa hokeo, kanada futbalo, golfo, glacihokeo, futbalo, naĝado, teniso, traksportoj kaj kamposportoj, volejbalo, luktado.
[redaktu] Amaskomunikiloj
- universitata gazeto - "OnCampus"
- studenta gazeto - "The Gauntlet"
- universitata radiostacio - CJSW
- universitata televidstacio - "NUTV"
[redaktu] Famaj Diplomitoj
- James Gosling, inventinto de la programlingvo Java, havas diplomon B.Sc en komputiko de la Universitato de Kalgario (1977).
- Stephen Harper, Ĉef-Ministro de Kanado kaj gvidanto de la Konservativa Partio de Kanado, havas diplomon MA kaj diplomon B.Sc en ekonomiko de la Universitato de Kalgario (1991).
[redaktu] Eksteraj ligoj
- oficiala retejo de la universitato
- oficiala studenta gazeto
- vikio de la UdeK
- weblogs.ucalgary.ca - retloga servo por studentoj, instruistoj kaj dungitoj
- my-u.ca - anonima studenta portalo por la komunumo de la UdeK
- cjsw - universitata radio