Valeriano
El Vikipedio
Valeriano (Valeriana) estas genro el valerianacoj de plantoj - plejparte plurjaraj herboj, kelkaj arbustetoj kaj tufarbustoj - kun malgrandaj, rozaj aŭ blankaj floroj en cumoj ariĝintaj en apeksajn paniklojn aŭ korimbojn; ĉ. 200 specioj el la norda hemisfero, Andoj kaj suda Afriko, kelkaj pororname kultivataj; la odoro de ilia rizomo allogas la katojn. Tial ĝia sinonimo estas katherbo.
Al ĉi-tiu artikolo ankoraŭ mankas la tabelo pri la biologia klasado. Vidu je Betulo aŭ Kvokao por ekzemploj.