Kato
El Vikipedio
??Kato | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
![]() |
||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||
|
Kato (scienca nomo: Felis silvestris) estas specio de felisedoj. Unu ĝia formo, klasebla kiel subspecio catus, estas la populara hejma kato. Sovaĝaj katoj vivas en Afriko (grupo de subspecioj lybica), Azio (ornata) kaj Eŭropo (silvestris).
Sovaĝa kato (Felis silvestris, diversaj subspecioj) havas hararon blugrizan aŭ flavbrunan, iam iom malhele makulitan. Ĝia vosto estas tre longa kun nigra fino. Ĝi aspektas kiel granda hejma kato (5-11 kg, 75 - 100 cm). Katidojn ĝi naskas en kavoj en la tero aŭ en arboj. Pariĝo kun multa kraĉado kaj miaŭado okazas en februaro aŭ marto, post 60 tagoj naskiĝas 2 ĝis 4 katidoj, kiuj post 12 tagoj malfermas la okulojn. La patrino mamnutras siajn idojn kvar monatojn, sed jam post du monatoj instruas al ili ĉasadon.
Rasoj, subspecioj kaj parencaj specioj:
- hejma kato
- Angora kato
- Persa kato
- ĝangala kato
- Afrika sovaĝa kato
- Ĉina dezerta kato
- Palasa kato
- Fiŝa kato
Esprimoj:
- Danci kiel kato ĉirkaŭ poto.
- Kontentigi la katon kaj kune la raton.
- Renkontiĝis la kato kun sentima rato
- Vivi kun iu kiel hundo kun kato.
Proverboj:
- En unu sako du katoj, ĉiam mordoj kaj gratoj.
- Kiam kato jam formanĝis, forpelado ne helpos.
- Kiam kato promenas, la musoj festenas.
- Muso la katon ĉiam ofendis.
- Ne venas (aŭ ne venos) rato mem al kato.
- Pro amo al la kandelo kato lekas la kandelingon.
- Scias la kato, kies lardon ĝi manĝis.
- Se birdo tro bekas, la katon ĝi vekas.
- Tro saltas la rato--ĝin kaptas la kato.
- Volus kato fiŝojn, sed la akvon ĝi timas.