Vato (unuo)
El Vikipedio
Vato (simbolo W) aŭ ŭato estas, en la Sistemo Internacia de Unuoj, la derivita mezurunuo de povumo, t.e. la rapido de konsumado, produktado aŭ transformado de energio. Ĝi egalas al 1 ĵulo en sekundo (1 J/s), per bazaj unuoj tio estas 1 kg·m2·s-3, per elektraj mezurunuoj 1 volt-ampero (1 V·A).
Ĝi estas malgranda kvanto de potenco en komparo kun elektraj iloj en la hejmo. Por ekzemple, elektra lumo uzas kelkdek vatojn, kaj varmigilo povas esti eĉ kelkmil.
La nomo vato estas donita honore al James Watt, inventinto de vapormotoro.
La termino en Esperanto havas interesan historion: En PIV 1970 ĝi havis duoblan "t" ("vatto"), kaj ekzistis krome la alternativa termino "ŭato"; evidente oni sentis bezonon diferencigi de la fundamenta homonimo, kiu signifas kombitan kotonon. En PIV 2002 restas nur la terminoj "vato" kaj (malrekomendata) "ŭato". Strangege estas, ke laŭ PIV 2002 "ŭato" estas sinonimo de "vato" en ĉiuj signifoj, ankaŭ la fundamenta; eble tio estas eraro, kiu enŝteliĝis ĉe la anstataŭigo de "vatto" per "vato".