Vestfalio-Lippe
El Vikipedio
Vestfalio-Lippe estas landoparto de Nordrejn-Vestfalio (germana regiona ŝtato). La alia landoparto estas Rejnlando. Grandaj urboj en Vestfalio-Lippe estas Bochum, Dortmund, Münster (la ĉefurbo) kaj Bielefeld. Nordrejn-Vestfalio estas la sola regiona ŝtato de Germanio kun tiaj landopartoj. La regionŝtata registaro intencas forigi ilin, favore al la - jam ekzistantaj - regionaj distriktoj.