Vlastimil Kočvara
El Vikipedio
Vlastimil Kočvara (naskiĝis la 12-an de aprilo 1936) estas ĉeĥa esperantisto kaj la nuntempa prezidanto de Matice slezská, silezia kulturprotekta fondaĵo.
Li esperantistiĝis en 1948, estis membro de E-klubo en Ostrava (1949-1952, 1956-1960), en Opava (1952-1956), en 1960 li fondis novan klubon en Opava (ĝis nun prezidanto).
En 1969, kiam estis refondita organizo de ĉeĥaj esperantistoj kiel Ĉeĥa Esperanto-Asocio - li fariĝis membro de ĝia Centra Komitato. En 1979 estrarano de ĈEA (vicprezidanto), en 1993 prezidanto. De 1988 komitatano de UEA.
Organizanto de multaj renkontiĝoj, dum kiuj li respondecis pri kulturaj programoj (Pardubice, Vsetín, naciaj kongresoj kaj konferencoj), ĉeforganizanto de renkontiĝoj en Opava, 81-a UK 1996 en Praha, publikigis multajn materialojn pri Esp. en la ĉeĥa - inkluzive de 4 ekspozicioj en Silezia Landa Muzeo, literaturaj vesperoj, publikigas en esp. div. materialojn.
Li kunorganizis somerajn tendarojn en Žimrovice (ekde 1953), Červená, Lančov, en kiuj diversaj funkcioj (instruisto, tendarestro, programestro).
Longe li zorgis pri eldonado de ĈEA, helpis publikigi plurajn verkojn, el kiuj la plej grava estas poemo Majo de Karel Hynek Mácha en traduko de Tomáš Pumpr. (Vlastimil Kočvara estas granda admiranto de la poemo, li havas riĉan kolekton de la unuopaj eldonoj de la ĉeĥa originalo).