Washington Irving
El Vikipedio
Washington IRVING (naskiĝis la 3-an de aprilo 1783 en Novjorko, mortis la 28-an de novembro 1859 en Tarrytown, Novjorkio) estis usona verkisto.
La filo de komercisto studis juron kaj fariĝis advokato. Plurfoje li vojaĝis al Eŭropo, laboris kiel ambasadoro en Britio kaj Hispanio.
La verkaro de Irving konsistas el humuraj/satirecaj verkoj pri la vivo en Eŭropo kaj Usono, krome el eseoj kaj biografioj. Influite i.a. de Oliver Goldsmith, Irving fariĝis la unua usona verkisto, kiu gajnis internacian renomon.
[redaktu] Listo de verkoj
- A History of New York, from the Beginning of the World to the End of the Dutch Dynasty (satiraĵo, 1809)
- The Sketch Book of Geoffrey Crayon (rakontoj, 1819/20)
- The Legend of Sleepy Hollow (rakonto, 1820)
- The Conquest of Granada (historia verko, 1829)
[redaktu] En Esperanto aperis
El la skizlibro / El la angla originalo trad. H. L. Elvin – Leipzig : Hirt, 1924. – 65 p. – (Internacia Mondliteraturo ; 6)