William Herschel
El Vikipedio
Friedrich Wilhelm Herschel, poste William Herschel (naskiĝis la 15-an de novembro 1738 en Hanovro, mortis la 25-an de aŭgusto 1822 en Slough) estis germana-angla sciencisto, astronomo, komponisto. Lia plej granda ago estis en 1781 la malkovro de la Urano, la sepa planedo de la Sunsistemo. Li ankaŭ malkovris infraruĝan radiadon.
Pli malfrue en liaj kariero, li malkovris du satelitojn de Saturno (Mimaso kaj Encelado) kaj du satelitojn de Urano (Oberono kaj Titanjo). Li ne nomis ĉi-tiujn satelitojn, kiuj estis nomataj de lia filo, John.