Ĉeftabulo
El Vikipedio
Ĉeftabulo aŭ Ĉefkarto estas komputila presplako kun elektronikaĵoj sur kiu vi povas munti kromkartoj. Tra la jaroj pli kaj pli da funkciado estas aldonita al la ĉeftabulo. Ĉirkaŭ 1989 sur la tabulo ĉefe troviĝis la procesoro kaj la ĉefmemoro. En 2006 plej ofte sur ĉeftabulo estas de la fabrikanto muntita preskaŭ tutan komputilon: sonkarto, vidkarto, retkarto, ktp. Tiel ĉi oni sukcesas surmerkatigi malmultekostajn komputilojn.
La BIOS, mallongigo de Basic Input-Output System (baza eniga sistemo), estas programaro de la ĉeftabulo mem. Ĝi estas konservita sur la EEPROM kaj per ĝi vi povas ekzemple malŝalti neuzitajn funkciojn aŭ ŝalti aliajn opciojn.
[redaktu] Projektantoj kaj fabrikantoj de ĉeftabuloj
La plej grandan parton de ĉeftabuloj fabrikas la granda kvaropo - ASUS, ECS, Gigabyte kaj MSI. Tamen ĝenerale pri la produktado okupiĝas granda kvanto da firmaoj. Ĉi-sube estas menciitaj la plej konataj, sed, certe, ne ĉiuj:
- Abit
- ACorp
- Albatron
- Aopen
- ASKA
- ASRock
- ASUSTeK
- Chaiatech
- DFI
- ECS (EliteGroup)
- EPoX
- FIC
- Formoza
- Fujitsu-Siemens
- Gigabyte
- Intel
- Iwill
- Jetway
- LockyStar
- ManLi
- MSI (MicroStar)
- QDI
- Shuttle
- Soltek
- SuperGrase
- SuperMicro
- Tyan
- Zida (Tomato)
- VIA
- k.a.