Ĉiuliteraĵo
El Vikipedio
Ĉiuliteraĵo estas frazo kiu entenas ĉiujn literojn de skribo, aŭ almenaŭ ĉiujn literojn de ĝia kutima aboco. Por multaj homoj estas defio konstrui la eble plej mallongajn ĉiuliteraĵojn por diversaj lingvoj. Oni distingas inter veraj kaj neveraj ĉiuliteraĵoj. "Vera" oni nomas ĉiuliteraĵon, kiu tenas en si po ĉiu signo nur unufoje.
En la 20-a jarcento oni ofte uzis ĉiuliteraĵojn por testi telegramilojn kaj skribmaŝinojn. Nuntempe tiaj frazoj ĉefe havas funkcion kiel hazarda plenig-teksto en kelkaj programoj, aŭ kiel demonstrilo de tiparoj.
Enhavo |
[redaktu] Anglalingve
Famas "La vigla bruna vulpo trans-saltas la pigran hundon", 35-litera:
- The quick brown fox jumps over the lazy dog.
Tre koncizas "Rapide ondantaj zefiroj tedas bravan ĝim-on", 29-litera:
- Quick wafting zephyrs vex bold Jim.
[redaktu] Franclingve
Famas "Portu ĉi multjaran viskion al la blonda fumanta juĝisto", 37-litera:
- Portez ce vieux whisky au juge blond qui fume.
[redaktu] Germanlingve
Famas "Du boksistoj trapelas Eva-n tra la insulo Sylt", 35-litera:
- Zwei Boxkämpfer jagen Eva quer durch Sylt.
[redaktu] Italalingve
"Fabrizio vidis Max akompanante Juta al New York", 46-litera:
- Fabrizio ha visto Max acquistandogli Juta per New York.
[redaktu] Komunlingve
El la SCE-forumo, 32-litera:
- He, Miĥĉj', ĵaŭdgrafbluzpec' vektŝanĝos!
41-litera, far M. van Oostendorp:
- Eble ĉiu kvazaŭ-deca fuŝĥoraĵo ĝojigos homtipon?
45-litera, far P. Peeraerts:
- Ĉi-ĵaŭde ŝi havigu informojn pri biciklista ĝazo-ĥoro.
52-litera, far Nekonato:
- Ŝajnas ke sagaca monaĥo laŭtvoĉe rifuzadis preĝi sur herbaĵo.
53-litera, far A. Chapman:
- Laŭ Ludoviko Zamenhof bongustas freŝa ĉeĥa manĝaĵo kun spicoj.
53-litera, far M. Rauhamaa:
- Hekatombaj basŝafoj, ĝue zorgu pri viaj ĉiuĵaŭdaj ĥorlecionoj!
[redaktu] Latine
"Plena je riĉaĵoj kartago prifestis libian triumfon" far jim reeds, 42-litera:
- Gaza frequens libycos duxit karthagos triumphos.
[redaktu] Nederlandlingve
"Sveda eks-gravulo sufiĉe freneza pri kvantum-fiziko", 40-litera:
- Zweedse ex-vip, behoorlijk gek op quantumfysica.
"La saĝa linko de paĉjo pie rigardis la fortan akvedukton", 38-litera:
- Pa's wijze lynx bezag vroom het fikse aquaduct
Kun la ij-ligaĵo, "korpe plaĉa sed timema pro naĝ-kostumo", 33-litera:
- Sexy qua lijf, doch bang voor het zwempak.
Vidu ankaŭ: anagramo - palindromo - logogrifo - langrompilo