Palindromo
El Vikipedio
Vorto > Palindromo
Palindromo estas vorto aŭ frazo kiu sencohave legeblas ambaŭdirekte (aŭ, pli precize, ambaŭsence).
Enhavo |
[redaktu] Tipoj
Ekzistas du tipoj:
1. Unusignifa palindromo:
- oro
- Ne mateno, bone tamen.
- La vedo celas: ne malsatas lam' en saleco de val'.
2. Dusignifa palindromo:
- aroma (amora)
- apud Olga (aglo dupa)
Plej multaj aŭtoroj kaj vortaroj rigardas valida nur la unuan tipon. Tial normale per 'palindromo' oni komprenas tiun, kiu havas la saman signifon se oni legas ĝin en ambaŭ (direkto)sencoj.
Por multaj homoj estas defio krei la laŭeble plej longajn palindromojn.
[redaktu] Ekzemploj
[redaktu] Vortoj
- ala
- jaraj
- mem
- naŭan
- nin
- nomon
- nun
- oro
[redaktu] Frazoj
Ne bruu ribele, nun el eb’ iru urben. (eb' estas mallongigo de ebeno)
Vidu ankaŭ: anagramo - ĉiuliteraĵo - logogrifo