Ĥersona provinco
El Vikipedio
La Ĥersona provinco (ukraine Херсонська область) estas unu el la 24 administraj unuoj de Ukrainio, kiuj nomiĝas oblastoj.
Ĝiaj plej grandaj urboj estas krom la administra centro Ĥersono (Херсон) la urboj Berislav (Берислав), Nova-Kaĥovka (Нова Каховка), Skadovsk (Скадовськ) kaj Zjurupinsk (Цюрупинск).
En la regiono vivas proksimume 1,13 milionoj da homoj (stato de decembro 2005).
Ĝia suda limo estas la bordo de la Nigra Maro, mallarĝa landoparto ligas ĝin kun la preskaŭinsulo Krimeo. Oriente reto da akvaj areoj, insuloj kaj duoninsuloj ligas ĝin kun la Azova Maro. La oblaston trafluas la rivero Dnepro, kiu estas en pluraj lokoj larĝigita per akvobaraĵoj kaj sude de la urbo Ĥersono iĝas vasta delto kun multaj insuloj, antaŭ ol enflui la Nigran Maron.
[redaktu] Vidu ankaŭ:
Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi.