Nigra Maro
El Vikipedio
Geografio > Maroj > Nigra Maro < Turismaj regionoj < Turismo
La Nigra Maro (turke Kara Deniz, ruse Чёрное море /ĉjornae more/) estas interna maro de la Atlantika baseno, inter Eŭropo kaj Azio, ĉe la bordoj de Rusio, Ukrainio, Rumanio, Bulgario, Turkio kaj Kartvelio. Per la Kerĉa markolo ĝi kuniĝas al la Azova Maro, kaj al la Marmora Maro per Bosporo. Sude de la Marmora troviĝas la Dardaneloj kaj la Egea kaj Mediteranea maroj.
Surfaco: 422 mil kv. km. La plej profunda punkto: 2210 m. Grandaj golfoj: Dnestra kaj Dnepro-Buga, Kalamita, Samsuna kaj Sinopa. Enfluas gravaj riveroj: Danubo, Dnestro, Suda Bugo, Dnepro, Rioni, Kizil-Irmak.
En la profundo pli ol 150 m, la akvo estas sulfurhidrogena. Pli profunde forestas vivaj estuloj pro fakte venenaj kondiĉoj.
Ĉe ĝiaj bordoj troviĝas multaj kurac- kaj ripozlokoj.
Enhavo |
[redaktu] Ĉefhavenoj
Apud la Nigra Maro troviĝas multaj gravaj havenurboj.
[redaktu] Rusie
[redaktu] Ukrainie
- Odeso
- Iliĉevsk
- Sebastopolo
[redaktu] Kartvelie
- Poti
- Batumi
[redaktu] Rumanie
[redaktu] Bulgarie
[redaktu] Turkie
[redaktu] Vidu ankaŭ jenon: