Azova Maro
El Vikipedio

La Azova Maro (ukraine Азовське море, ruse Азовское море), situas en orienta Eŭropo kaj estas norda najbaro de la Nigra Maro. La nomo devenas de la rusia urbo Azov, kiu situas en la loko, kie la rivero Don enfluas la maron.
[redaktu] Geografio
Najbaraj ŝtatoj estas Ukrainio okcidente kaj Rusio oriente. La preskaŭinsulo Krimeo kaj la duoninsulo Taman dividas la Azovan kaj la Nigran marojn. La okcidenta bordo de la maro estas malprofuna sistemo el multaj insuloj kaj duoninsuloj, golfetoj kaj lagoj de sala akvo.
[redaktu] Trafiko
Ĉar la rivero Don per kanaloj estas ligita kun la rivero Volgo, kun la Kaspia Maro, la Balta Maro kaj la Blanka Maro, la Azova Maro estas grava ligo por la ŝipa trafiko de Rusio kaj orienta Ukrainio al la direkto de la Nigra Maro - al Rumanio, Bulgario, Grekio kaj Turkio.
[redaktu] Datumoj
La areo de la maro estas 38.000 km², kaj la pleja profundeco nur 15 m. Pro tio dum la somero la akvo atingas relative altajn temperaturojn, tre agrablajn por banado.
Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi.