Ŝetlandaj Insuloj
El Vikipedio
Geografio > Eŭropo > Britio > Skotlando > Ŝetlandaj Insuloj
Shetland [ŝetlend]
Insularo norde de Skotlando. Nordianidoj, sed hodiaŭ (dialekte) angleparolantaj. La flago kun Skandinavia kruco sed Skotaj koloroj simbolas tion.
[redaktu] Historio
La Ŝetlandaj Insuloj, aŭ Ŝetlandoj, estis frue loĝataj de vikingoj, kaj dum 500 jaroj ili apartenis al Norvegio. En 1472, Skotlando ekkontrolis Ŝetlandon, tiam nomata Hjaltland. Iompostiome la skandinavan lingvon Norn anstataŭigis skota dialekto. Dum la Dua mondmilito norvegaj fuĝintoj alvenis tien, ĉar jenaj insuloj plej proksimas al Norvegio de ĉiuj ejoj de Britio. (Vidu ankaŭ je Nordio.)