Abelardo
El Vikipedio
Pierre ABÉLARD konata esperante kiel Abelardo (1079 – 21-a de aprilo 1142) estis francia filozofo, teologo, poeto. Li kelkfoje ricevis malaprobon flanke de la katolika eklezio pro liaj - laŭdire - herezaj ideoj.
Enhavo |
[redaktu] Vivo
Devena el nobela familio, li rezignis pri siaj rajtoj de unuenaskito por dediĉi sin al kariero klerika - por havi la eblon daŭre studadi.
Unue li studis ĉe fama ano de nominalismo, Roscelino de Compiègne, poste - ekde 1100 - ĉe ano de realismo, Guillaume de Champeaux en Parizo, kie en mallonga tempo li fariĝis magistro. La datoj de lia studo pri matematiko ne certas. Li malfermis unu post la alia du lernejojn pri dialektiko, en Melun, poste en Corbeil. Sed jam baldaŭ, en 1102, malsana, li retiriĝas al siaj parencoj en Bretonio. En 1108, resaniĝinte, li reiras al Parizo, kie sur la monteto de Sankta Genevieve li malfermas sian trian lernejon. En sia instruado filozofia li sin montris sufiĉe kritika kontraŭ siaj profesoroj.
En 1113 ambaŭ liaj gepatroj eniras la monaĥan vivon. Samjare li mallonge restadas en Laon por sekvi la teologiajn kursojn de Anselmo de Laon; baldaŭ pro envio de l' kunkursanoj, li foriras, kaj en 1114 li ricevas la katedron pri teologio kaj dialektiko ĉe Notre Dame en Parizo.
En 1117, dum plena sukceso en sia vivo, li renkontas Eloizan. El ilia amrilato naskiĝas filo Astrolabio; ili antaŭe jam kaŝe estis nuptintaj. Fakte, ĉar Abelardo estis nek monaĥo nek pastro, estis neniu malhelpo kontraŭ plenpublika geedziĝo, sed Eloiza tion ne volis, ĉar ŝi timis ke tio povus noci lian karieron universitatan.
La rilato finiĝas en tragedio: en 1118 li estis kastrita de senditoj de Fulbert, la onklo de Eloiza. La juna virino retiras sin en la monaĥinejon de Argenteuil, Abelardo en la monaĥejon de St.-Denis.
En la koncilio de Soissons (1121) oni kondamnis lian grandan verkon pri la Dia Triunuo. Post tio li ekloĝas en Quincey, esperante vivi kiel ermito, sed la ega alfluado de studentoj tion malhelpas. Li do konstruas tie preĝejon kaj plurajn loĝejojn - Le Paraclet.
Sekvas problemoj kun Bernardo de Clairvaux; Abelardo, laŭ propraj vortoj jam pripensis ekiri en la landon de l' paganoj, kiam oni prezentas al li fariĝi abato de monaĥejo en problemoj. Li akceptas, sed baldaŭ la tieaj monaĥoj eĉ provas veneni lin!
En 1128 Eloiza, jam abatino de sia monaĥejo, estas forpelata de tie - Abelardo proponas al la monaĥinoj loĝejon en La Paraclet. Rumoroj disvastiĝas pri ilia rilato.
Pri la lastaj jaroj de lia vivo ni havas nur malmulte da donitaĵoj: li instruis plurloke, havis ankoraŭ famajn lernantojn - ekzemple Johano de Salisbury kaj Arnoldo de Brescia. Li verkis multe, precipe pri filozofiaj temoj.
En 1141 li denove estis kondamnita de koncilio - en Sens - kaj nun li ekiris al Romo por apeli ĉe la papo. Survoje, en la fama monaĥejo de Cluny la tiea abato Petro Venerabilis sciis konvinki lin repaciĝi kun Bernardo de Clairvaux.
Abelardo mortis apude al Cluny.
[redaktu] Ĉefaj verkoj
Por la historio de la literaturo aparte gravas la tragika historio pri la amo de Abelardo kaj Eloiza. Konserviĝis pluraj leteroj de la amantoj, kvankam iuj opinias, ke ĉiujn leterojn verkis Abelardo mem. Precipe fama estas lia aŭtobiografio
- Historia calamitatum (Historio de mia malfeliĉo) - kiu temas pri liaj unuaj 50 jaroj.
- Collationes sive Dialogus inter Philosophum, Iudaeum et Christianum (Komparoj aŭ Dialogo inter Filozofo, Judo kaj Kristano) - religi-historie tre grava: li prezentas kvazaŭ vizian programon pri renkontiĝo interreligia.
- Logica Ingredientibus
- Dialectica
- Theologia christiana
- Introductio ad theologiam
- Sic et non
- Scito teipsum - Etiko, nepre unu el liaj ĉefaj verkoj
[redaktu] Lia instruo
En la 19a jc kelkaj anoj de raciismo, ekzemple Renan, provis kvazaŭ akapari Abelardon por ilia filozofia skolo. Ili vidis en li 12a-jarcentan heroldon de l' Klerismo aŭ Jarcento de la Lumoj.
Sed oni ne forgesu, ke Abelardo estis filo de sia propra epoko. Li neniam estis ekzemple kontraŭ-eklezia, kontraŭ la religio. Kion li serĉis, estis ia scienca metodiko, uzebla ankaŭ por teologiaj demandoj. En sia Sic et Non (Jes kaj Ne) per kontraŭmetado de kontrastaj citaĵoj el Ekleziaj Patroj, kiujn efektive li alte taksis, li nur klopodis por trovi kie estas la limoj, inter kiuj eblos rezonadi. Li ne estis "klerigita" agnostikulo aŭ simile.
Abelardo instigis al diskutado kiel eble plej malferma.
La leĝojn de sia fako - la Logiko - li aplikas al la uzado de la lingvo je ĉiu nivelo. Ankaŭ lia partoprenado en la batalo ĉirkaŭ la Universalia apartenas al tio ĉi.
Eble nur en unu temo li vere estis originala: la etiko. Lia Scito teipsum (= Konu vin mem, laŭ la praa tezo de la orakolo de Delfoj) li kontraŭas la kvazaŭ aŭtomatan kredon, ke peko estas nura fakta transpaŝo de la leĝo de Dio. Laŭ Abelardo gravegas ne nur, ĉu efektive tiun leĝon oni transiris, sed ankaŭ kun kiu intenco: eĉ Judaso, perfidante Jesuon, povus esti estinta tute sincera kaj en tio tute justa! Gravas la intenco, la tiumomenta scio pri la cirkonstancoj ktp. Peko, laŭ li, ne estas nur klara, difinita ago, sed vera peko estas la homa intenco, la malŝato pri Dio kiel leĝodonanto.
[redaktu] Eksteraj ligoj
- http://www.fordham.edu/halsall/basis/abelard-histcal.html
- http://plato.stanford.edu/entries/abelard/
- http://abelard.chez-alice.fr/Tanslation.htm
- http://www.bbc.co.uk/radio4/history/inourtime/inourtime_20050505.shtml
- http://www.abelard.org/abelard/abel-hi.htm
- http://www.abelard.org/
- http://www.abelard.org/france/le-pallet.php
- http://www.kul.lublin.pl/efk/hasla/a/abelard.html
- http://www002.upp.so-net.ne.jp/tetsu/shumi/kouz4.html
- http://classiclit.about.com/library/bl-etexts/pabelard/bl-pabel-historia-french.htm
- http://wikisource.org/wiki/Dialogus_inter_philosophum%2C_iudaeum_et_christianum
- http://www.science.uva.nl/~seop/entries/abelard/
- http://www.bautz.de/bbkl/a/abaelard_p.shtml
- http://www.abaelard.de
- http://www.uni-rostock.de/fakult/philfak/fkw/iph/strobach/veranst/mittelalter/sicetnon.html
- http://www.abaelard.de/abaelard/Main.htm
- http://www.letteraturaestile.com/aaaa_autori/100_e_antecedenti/abelardo_pietro.asp
- http://www.abelard.org
- http://www.abelard.org]
- http://agora.qc.ca/mot.nsf/Dossiers/Pierre_Abelard
- http://agora.qc.ca/mot.nsf/Dossiers/Pierre_Abelard]