Bernardo de Clairvaux
El Vikipedio
Sankta Bernardo de Clairveaux (1090 – 20-a de aŭgusto 1153) estis franca abato kaj fondinto de la Cistercianoj.
Li naskiĝis en Fontaines-lès-Dijon, Burgundio, en nobela familio. En la jaro 1111 li membriĝis kun ĉ. 30 kunuloj en la ordeno de la Cistercianoj en Citeaux. La Cistercianoj ekfloris kaj disvastiĝis. Bernard fariĝis abato de la klostro en Claireaux, Sudfrancio. Dum sia vivo li fondis 68 klostrojn. Li forte influis la siatempan eklezion per siaj predikoj kaj verkoj. La 20-an de aŭgusto 1153 li mortis en Clairveaux.
Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi.