Abu Nuvas
El Vikipedio
Abu Nuvas (n. ĉ. 747–762 Ahvaz, Persio – m. ĉ. 813–815 Bagdado) estis elstara poeto de la frua Abbasida-epoko (750–835).
Li studis en Basra kaj Kufa, komence ĉe la poeto Valiba ibn al-Hubab, poste ĉe Halaf al-Ahmar. Krom tio, li studis la sanktan libron de la islamo, la koranon, la hadisojn (tradiciojn, ligitajn al la profeto), sed studis gramatikon kaj onidire plenumis unu jaron en la dezerto, por lerni la lingvon de la beduinoj.
La rilato de Abu Nuvas al la bagdada Abbasida-kortego estis komence streĉa, ĉar li havis bonajn kontaktojn al la pers-devenaj barmakidaj veziroj. Post kolapso de la dinastio, apogita de la veziroj, li devis fuĝis en Egiption. Reveturante en Bagdado, liaj laŭdaj verkaĵoj akiris por li apogon de la kalifoj Harun ar-Rasid kaj al-Amin, tiel li poste vivis kiel sukcesa poeto en la Abbasida-kortego.
Liaj poemoj estas gramatike perfektaj, kaj baziĝas je la arabaj tradicioj. La temo de la versoj estas pri la urba vivo. Tre popularaj estis la verkoj pri vieno kaj amo al junuloj (knaboj).
Lia poezio estas spicigita per humuro kaj ironio kaj respegulas lian pensmanieron pri ĉasado de ĝuoj.