Adelino Fontoura
El Vikipedio
Adelino da FONTOURA CHAVES [adelinŭ da fontoŭra ŝavjz], pli konata kiel Adelino Fontoura (naskiĝis en la 30-a de marto 1859, en la tiama vilaĝo, nuntempe urbo, Axixá, Maranjo, Brazilo, kaj mortis en la 2-a de majo 1884, en Lisbono) estis brazila aktoro, ĵurnalisto kaj poeto. Li estas patrono de la Seĝo 1 de la Brazila Beletristika Akademio, kiel elektis la seĝa fondinto Luís Murat (1861-1929), kaj la nura patrono de la akademio, kiu ne havis iun libron publikigitan dum vivo.
[redaktu] Vivo
Adelino Fontoura naskiĝis la 30-an de marto 1859, en la vilaĝo, nuntempe urbo, Axixá, je la maldekstra bordo de la rivero Mearim, Maranjo, Brazilo. Estis liaj gepatroj Antônio Fontoura Chaves kaj S-ino Francisca Dias Fontoura. Kiam dek jarojn aĝa, finiginte la bazan edukadon, li komencis labori en komercejo kaj dum du jaroj tenis kontakton kun Artur Azevedo (1855-1908), kvar jarojn pli aĝa ol li kaj kiu ankaŭ laboris en komercejo.
Tiam la du estus komencintaj iliajn revojn pri la beletra arto. Artur transloĝiĝis Rio-de-Ĵanejron, kaj Adelino varbiĝis en la Brazila Armeo, en Pernambuko, kie kunlaboris en satira periodaĵo. En 1876 li estis en Maranjo, partoprenante en teatraĵoj kiel aktoro. Kaŭze de iu rolo li estis arestita. Post liberita li ankaŭ transloĝiĝis Rio-de-Ĵanejron, kie serĉis la amikon Artur. Li volis iĝi ĵurnalisto kaj partopreni en teatro, sed nur sukcesis labori en kelkaj ĵurnaloj, kie publikigis multe da siaj poemoj kaj prozoj.
Adelino Fontoura travivis tiutempe neresponditan pasion. Ankaŭ ĉar ne bonfartante, tial li decidis iri al Eŭropo kaj, la 1-an de majo 1883, ekvojaĝis per la ŝipo Gironde al Parizo, kiel reprezentanto de la ĵurnalo Gazeta da Tarde, tiam de José do Patrocínio (1854-1905). En Parizo li esperis plibonfarti, sed trovis nesufereblan malvarmon. Li do vojaĝis al Lisbono, al kie sekvis José do Patrocínio, por peti al li, ke li revenu al Brazilo. Ĉar lia sano estis kriza, tial li estis enigita en la malsanulejo Real Hospital São José, kie mortis nur 25 jarojn aĝa.
Fondinte la Brazila Beletristika Akademio en 1897, lia amiko Luís Murat elektis lin kiel patronon de la Seĝo 1.
[redaktu] Ekesteraj ligiloj
- Brazila Beletristika Akademio (Portugallingve)