Adigea lingvo
El Vikipedio
Adigea lingvo (memnomo Адыгэ, prononcu [aDIGa]; ISO-kodo: cau) estas parolata en Adigeio (respubliko en Norda Kaŭkazio, subjekto de Rusia Federacio) kaj en apudaj lokoj de Krasnodara regiono. Ĝi estas alia oficiala lingvo en Adigeio, apud la rusa.
Adigea lingvo apartenas al la adiga subgrupo de abĥaz-adigaj lingvoj. Kiel en ĉiuj lingvoj de tiu grupo, en ĝi multas konsonantaj fonemoj: de 50 ĝis 60 en diversaj dialektoj.
La lingvo estas foje traktata kiel varianto de la adiga lingvo.