Fonemo
El Vikipedio
En parolata lingvo, fonemo estas baza, teoria unuo de sono kiu povas distingi vortojn (t.e. ŝanĝi unu fonemon en vorto povas produkti alian vorton). Fonemo povas signifi kategorie multajn fonetike similajn aŭ fonologie interrilatajn sonojn (la rilato povas ne esti tiel fonetike evidenta, kiu estas unu el la problemoj de ĉi tiu koncepta skemo).
Depende de la lingvo kaj la uzata alfabeto, fonemo povas esti skribata ĉiam konforme kun unu litero (kial en Esperanto); tamen, ekzistas multaj esceptoj al tiu regulo — vidu ĉi-poste Ortografiojn.
Du vortoj kiuj diferencas inter si per nur unu fonemo, kiel "sama" kaj "sana", estas minimuma duo.
Esperanto havas 28 fonemojn, ĉiu kun sia propra litero, do la fonemsistemo de tiu lingvo estas tre facile priskribata kaj ne ekzistas grandaj variaĵoj en la elparolo de ili inter la diversaj Esperantoparolantoj. Havante tiom da fonemoj, la fonemaro de Esperanto estas grandece normala inter la lingvoj de la mondo. La Pirahã lingvo havas nur dek fonemojn, kaj la !Xóõ havas 141.
Kiam oni aldonas fonemojn en lingvistika skribaĵo, oni komune uzas strekojn ( / ) ĉirkaŭ la simbolo kiu signifas la sonon. Ekzemple, la fonemon por la unua konsonanta sono de la vorto "fonemo" oni skribus kiel /f/. Alie dirata, la grafemo estas <f>, kaj estas ankaŭ la fonetika simbolo por tiu sono /f/, dank' al la fonemeco de la esperanta alfabeto. Alofonoj, veraj voĉaj variaĵoj de fonemo, estas ofte skribataj en lingvistiko per diakritiloj aŭ per aliaj markoj aldonataj al la fonemsimboloj kaj ĉirkaŭigataj per brakedoj [ ] por distingi ilin el la fonemo en strekoj / /. La tradicia ortografia uzado diferencigas inter fonemoj kaj alofonoj per la signoj < > kiuj ĉirkaŭas la literumon.
Lingvistoj ofte uzas la simbolojn el la Internacia Fonetika Alfabeto (IFA) kaj el pligrandigitajn simbolarojn taŭgajn por specialaj lingvoj por skribi fonemojn, kun la principo ke unu sono egalas unu kategorian sonon. Pro problemoj montri kelkajn simbolojn en la frua Interreto, transalfabetumo nomita SAMPA evoluis por signifi IFA-simbolojn uzante ASCIIon. Nun, en 2004, ĉia moderna retumilo povas montri IFA-simbolojn, kaj ni uzas tiun sistemon en ĉi tiu artikolo.
Ekzemploj de fonemoj en Esperanto inkluzivas sonojn el la esperanta konsonantaro, kiel /p/ kaj /b/. En kelkaj lingvoj, fonemoj ne estas ĉiam skribitaj kun la samaj literoj, tial ili uzas variajn duliteraĵojn, kiel <sh> kaj <aw> en la angla, <an> kaj <ou> en la franca, <sc> kaj <gh> en la itala, <ll> kaj <ch> en la hispana, <ng> kaj <ie> en la germana, <ch> kaj <oe> en la nederlanda, ktp.
Fonologio, aŭ pli precize, fonemiko, estas la studo de la fonemsistemo de lingvo, kvankam kelkaj personoj opinias ke ĝi enhavas pli ol nur sonsegmentojn. Tiel "fonologio" povas esti uzata kiel pli ĝenerala vorto enhavanta fonemikon.
Tio, kio estas alofono (sonvariaĵo apartenanta al la sama fonema kategorio) en unu lingvo povas esti aparta fonemo en alia lingvo. Ekzemple, la esperanta fonemo [n] povas esti prononcita dentale (la lingvo sur la dentoj, kiel en nun), aŭ velara (la lingvo sur la velo, kiel en Honkongo) sed estas praktike la sama sono. Sed en la angla, ili estas klare diferencaj fonemoj, distingantaj vortojn kiel sin kaj sing. Alia ekzemplo estas la japana lingvo, kiu ne distingas inter la fonemoj /r/ kaj /l/. Nur ekzistas unu /r/-sono en la japana, kvankam la japana /r/ havas variajn alofonojn kaj tiel povas ŝajni kiel /l/ aŭ /d/ al parolantoj de aliaj lingvoj. La sonoj /z/ kaj /s/ estas distingaj fonemoj en Esperanto, sed alofonoj en la hispana lingvo. /dʒ/ (kiel en <ĝeto>) kaj /ʒ/ (kiel en <ĵeto>) estas fonemoj en Esperanto, sed alofonoj en la itala.
Sono kiu estas unu fonemo en lingvo povas esti multfonema kunigo en alia. Ekzemple, /pats/ signifas paco en poezia Esperanto kaj konsistas el tri fonemoj /p a ts/; sed en la nordamerika dialekto de la angla, ĝi signifas potoj kaj konsistas el kvar disaj fonemoj /p a t s/.
La fonemo estas strukturisma abstraktaĵo kio estis poste taŭgigita al kaj formale psiĥologigita en generativa lingvistiko (laŭ Noam Chomsky kaj Morris Halle). Tamen, anstataŭ baza cerba unuo de lingvo, ĝi povas esti percepta artefaritaĵo de alfabeta legkapablo. Se ne estas tio, ĝi povas esti kunfenomena aspekto de aŭskulti disigita el veraj interpersonaj paroladoj, t.e. kvazaŭteksta aŭskulto.
Enhavo |
[redaktu] Fonologiaj ekstremoj
El la grandega sonaro kion la homaj voĉiloj povas krei, diferencaj lingvoj variegas inter la nombro de ĉi tiuj sonoj kiujn ili uzas kiel distingaj fonemoj en la parolo de tiu lingvo. Kelkaj dialektoj de la abĥaza lingvo havas nur du fonemajn vokalojn, multaj nordamerikaj lingvoj havas tri, kaj la panĝaba havas pli ol 25. La rotokasa lingvo (parolata en Papuo-Nov-Gvineo) havas nur ses konsonantojn, kaj la !Xu~-a lingvo (parolata en suda Afriko, ĉirkaŭ la Kalaharia Dezerto) havas pli ol 100. Minimumaj fonemaroj en lingvoj inkluzivas 11 en la rotokasa, 13 en la havaja, kaj preskaŭ nekredeble nur 9 aŭ 10 en la murapirahana! Aliflanke, la !Xu~-a havas 141 fonemojn. Ĉi tiuj povas esti komunaj sonoj kiel [t], [s] kaj [m] aŭ tre malkomunaj sonoj kies elparolmanieroj tre diferencas. Esperanto havas la plej komunan vokalaron, la kvin vokaloj /i/, /e/, /a/, /o/ kaj /u/, kaj ĝiaj 23 konsonantoj estas normala grandeco inter la lingvoj de la mondo.
La plej komunaj konsonantoj estas /p/, /t/, kaj /k/, sed ne estas vera, ke ĉiu lingvo havas ilin; la havaja lingvo malhavas la /t/-fonemon, kaj la mohoka lingvo malhavas la /p/-fonemon, sed ĉiu konata lingvo havas almenaŭ du el la tri. Se lingvo mankas unu el ili, tiu lingvo ĉiam havas /ʔ/ (la glotan plosivon).
Nur la ĝirbala lingvo de Aŭstralio kaj kelkaj dialektoj de la norvega lingvo uzas ses fonemajn artikulacilokojn; ĉiu konata natura lingvo uzas malpli. La eblaj artikulacilokoj inkluzivas bilabiale, labialdentale, dentale, alveole, alveolpalatale, palatale, retroflekse, velare, uvule, faringe kaj glote.
[redaktu] Ortografioj
Lingvoj en kiuj unu simbolo signifas nur unu fonemon kaj ĉiu fonemo estas signifita per nur unu simbolo estas konataj al multaj personoj kiel "fonetikaj lingvoj". Pli bona nomo por ili estus "foneme skribitaj lingvoj".
Tamen, la diferenco inter foneme skribitaj kaj nefoneme skribitaj lingvoj estas ofte pligravŝajnigita. Ĉiu skribata lingvo vere estas skribata per signoj kiuj signifas signifojn kaj estas iel influita de la elparolo. Tio estas vera ĉe ambaŭ limoj de la variaĵoj: ĉinaj signoj estas unuarange simboloj de signifo, sed ili ankaŭ havas ian minimuman fonetikan informon. Ĉe la alia limo, lingvoj kiel la serba havas sistemojn kiuj montras la kleran parolan lingvon perfekte, sed la sama sistemo ne estas valida por ĉiu akcento de la lingvo, kaj tiel estas konvencia.
Ĉiu alia lingvo estas ie inter la du limoj. La angla estas ofte ekzamplo de "nefonetika" lingvo; tamen, praktike ĝia sistemo estas tre malpli konvencia ol la ĉina skribmaniero. La angla ortografio portas fonetikan informon, malgraŭ ĝiaj kompleksegaj reguloj. La finna, la korea, kaj la maoria estas bonaj ekzemploj de foneme skribataj lingvoj.
[redaktu] Eksteraj ligiloj
- http://www.helsinki.fi/hum/hyfl/projektit/vokaalikartat_eng.html#sweswedish_vowels
- http://www.sil.org/linguistics/GlossaryOfLinguisticTerms/WhatIsAPhoneme.htm
- http://www.sil.org/linguistics/GlossaryOfLinguisticTerms/WhatIsAnAllophone.htm
- http://www.sil.org/linguistics/GlossaryOfLinguisticTerms/WhatIsAPhone.htm
[redaktu] Vidu ankaŭ jenon:
Ĉi tie estas aldonaj eksteraj ligiloj por la artikolo. Vi povas helpi al Vikipedio se vi elektos la taŭgajn eksterajn ligilojn kaj metos ilin en la artikolon. |