Adrenalino
El Vikipedio
Adrenalino estas hormono el la surrenaj glandoj, uzata en medicino pro la angiomallarĝiga efiko. Kemie ĝi estas derivaĵo de aminoacido, estiĝanta el noradrenalino.
ĝia efiko:
- mallarĝigas la angiojn, tiel altigas la sangopremon
- malaktivigas la intestomoviĝon
- kuntiras la glatajn muskolojn de la graveda utero
- larĝigas la pupilon
- intensigas la malkombinon de la hepata glikogeno (karbonhidrato) dum la labormovoj, tiel certigas la sukerizon de la muskoloj (tiel funkcias malkiel inzulino).
La medicina industrio produktas ĝin arte aŭ el la surrena glando de la dombovo.