Ajmara lingvo
El Vikipedio
lingvistiko > Lingvo > Lingvaj familioj
Ajmara | ||
---|---|---|
Parolata en: | Bolivio, Peruo, Ĉilio (nordo) | |
Denaskaj parolantoj: | 2.200.000 | |
Oficiala statuso | ||
Oficiala lingvo en: | Peruo | |
Skribo: | latina | |
Lingvaj kodoj | ||
ISO 639-1: | ay | |
ISO 639-2: | aym (B) | (T) |
SIL: |
Ajmara Lingvo estas parolata lingvo de ajmaroj en Bolivio , Peruo (oficiala lingvo), Nordo de Ĉilio kaj montara nordocidenta regiono de Argentino. Tre vigla lingvo en Sudamerika montara regiono, kun radi-elsendoj ktp. Estis la popola lingvo de Inkaa imperio (la "nobla" estis la Keĉua).
--Patro Nia:
Nanacana aukiha alapacha
cancta sutima hamppatita
cancpa kapac cancañamo
nanacaru hutpa munañama lurata cancpa
cami-sau alapachansa alaphansa utkamaraqui.
Huruna ttanttaha nanacaru churita.
Huchanaha pampacha kita cami-sau
nanacaru huchachasirinaca pampachapta utkamaraqui:
Hani hucharu tincuistati:
Take nankata kespiakita.
Amen.
Enhavo |
[redaktu] Fonetiko
[redaktu] Vokaloj
Kiel la keĉua kaj araba lingvoj la ajmara konas nur tri vokalojn (a, i, u). Ekzistas longigitaj vokaloj, reprezentataj kun dierezo super si; do skribe ekzistas jenaj ses vokaloj: a, ä, i, ï, u, ü. Menciindas ankaŭ, ke antaŭ uvula konsonanto (q, q', qh, x) vokalo i iĝas /e/ kaj vokalo u iĝas /o/. Ekzistas diftongoj formitaj per y (= "j") kaj w (= ŭ).
[redaktu] Konsonantoj
La ajmara havas 16 konsonantojn, sed kalkulante variantojn de la plozivoj oni atingas 26:
labiala | alveola | palata | velara | uvula | |
---|---|---|---|---|---|
ploziva | p | t | ch | k | q |
frikativa | s | j | x | ||
laterala | l | ll | |||
vibra | r | ||||
nazala | m | n | ñ | ||
glitanta | w | y |
Ĉe la plozivaj konsonantoj ne ekzistas voĉaj formoj kiaj b, d aŭ g . Tamen ekzistas tri formoj de frikativaj konsonantoj: simplaj, velaraj kaj aspiraciaj.
simpla | velara | aspiracia |
p | p' | ph |
t | t' | th |
ch | ch' | chh |
k | k' | kh |
q | q' | qh |
[redaktu] Eksteraj ligoj
Lingvo |
---|
Lingvistiko | Interlingvistiko | Planlingvo | Lingvaj Familioj (Malnova Tabelo) | Lingva filono | Izolita lingvo |
Listoj : alfabetorde | laŭ ISO 639 | laŭ familio | laŭ parolantaro | laŭ skribsistemo |
Diverslingve : Nombroj | Saluti | Danki | Idiotismo kaj idiotismaj esprimoj |
![]() |