Akvokreso
El Vikipedio
La akvokreso aŭ nasturcio (Rorippa nasturtium-aquaticum) estas herbo el la familio de kruciferacoj, havanta milde akrajn foliojn uzatajn kiel salato, spico kaj garnaĵo. Nur iom parencas la ĝardenkreso (Lepidium sativum).
La akvokreso estas plurjara, moltiga planto, kreskante en Eŭropo akj Mez-Azio. ĝi vivas apud fluakvoj, kiuj ne frostas eĉ vintre. Ĝi kreskas je 20-30 cm, havas etajn blankajn florojn.
ĝi havas radikojn eĉ sur la tigoj, tiel oni povas generi ĝin per tiuj kiel stikaĵon.
En Francio, oni kultivas akvokreson ekde la la 14-a jarcento. Oni uzis ĝin diserigite kiel ternigaĵon.
Al ĉi-tiu artikolo ankoraŭ mankas la tabelo pri la biologia klasado. Vidu je Betulo aŭ Kvokao por ekzemploj.