Albert Škarvan
El Vikipedio
Grava esperantisto - Slovaka esperantisto - Slovaklingva literaturo - Pacifismo
Albert ŠKARVAN, (naskiĝis la 31-an de januaro 1869 en Tvrdošín, Slovakio - mortis la 29-an de marto 1926 en Liptovský Hrádok, Slovakio) estis slovaka doktoro-kuracisto kaj verkisto. Verkis kaj eldonis kun Evstifejev la slovakan tradukon de Fundamento (1907), kiu estis la unua libro slovaklingva pri Esperanto. En sia patrujo li ne estas tiom konata pro sia esperantisteco, kiom pro sia pacifismo, rifuzado de militservo kaj amikeco kun Tolstoj. En la publiko li famiĝis precipe kiel pensulo, literaturisto kaj intelekte elstara kaj konscia membro de la slovaka nacio.
La slovaka televido en 1994 preparis filmon pri la vivo de Albert Škarvan sub la nomo Albert, Albert kun la hungara aktoro János Bán en la titola rolo.
Albert Škarvan naskiĝis 1869-01-31 en Tvrdošín en norda Slovakio. Dum siaj medicinaj studoj li konatiĝis kun la verkoj de L. N. Tolstoj kaj sub ilia influo fariĝis konsekvenca militrifuzanto. Post sia doktoriĝo li devis soldatservi. En 1895-02-06 li skribe rifuzis esti soldato kaj deĵori en soldata malsanulejo, ĉar tio kontraŭis lian konsciencon, konvinkon. Lian agon sekvis aresto, senigo je la doktora titolo kaj kuracista diplomo.
Li sukcesis fuĝi en Rusujon. Tie li renkontis la admiratan Tolstoj. En februaro 1897 oni lin ekzilis el Rusujo kaj li ekloĝis en Anglujo.
Tie li eldonis ruslingvan verkon "Mia rifuzo de militservo. Notlibro de militkuracisto“, en kiu li priskribis siajn vivon kaj mondkoncepton.
Angluja klimato malbone efikis lian sanstaton, li do transloĝiĝis en Svislandon (1898), kle li restis ĝis 1910. En Svislando disvolviĝis lia Esperanto-agado, tie li preparis la menciitan slovakan lernolibron de Esperanto. De tie en 1907 li venis al la 3-a UK en Cambridge, kie li diris interalie: "Mi venis ĉi tien por saluti vin en la nomo de nacio malgranda, malmulte konata, kaŝita kaj kaŝigata, kvankam ĝi loĝas preskaŭ en la centro de Eŭropo. Mi parolas en la nomo de la nacio slovaka en Hungarujo, kiu iam formis grandan, memstaran Moravian regnon, sed ĝi perdis sian sendependecon. . . En 1910 li povis reveni hejmen, sed en 1915 li estis denove arestita ĝis la fino de la milito. Tamen li ĝisvivis la liberiĝon de sia nacio.
[redaktu] Biografio en datoj
1869 - la 30-an de januaro Albert Škarvan naskiĝis en Tvrdošín ĉe Orava
1872 - la familio transloĝiĝis al Hybe, kie Albert travivis la infanaĝon kaj vizitadis la elementan lernejon
1878 - Albert foriris al gimnazio en Levoča, daŭrigis sian studadon en Spišská Nová Ves kaj abiturientiĝis en Kežmarok (1866
1872 - en februaro mortis lia patro en Hybe
1886 - li komencis studis la unuan jaron de medicina fakultato en Budapeŝto
1887 - foriris studi medicinon al Prago, kie li restis du jarojn kaj duonon. Tie li estis membro de societo Detvan kaj amikiĝis kun estonta verkisto Ladislav Nádaši, kiu influis liajn verkajn kaj legajn interesojn. En Prago okazis lia „interna transformiĝo“.
1891 - li foriris al Innsbruck, kie li doktoriĝis pri medicino la 24-an de julio 1894
1895 - la 7-an de februaro li skribe rifuzis servi kiel milita kuracisto en Košice, pro kio li estis kondamnita al kvarmonata karcero kaj senigita de sia kuracista diplomo
1896 - en junio li ricevis inviton de V. G. Ĉertkov, la persona sekretario de L. N. Tolstoj, en julio li foriris al Rusio, kie li vivis en Jasnaja Poljana, Moskvo kaj Petrogrado proksime de la granda verkisto kaj filozofo.
1897 - en februaro ekzilita el Rusio, li foriris al Anglujo kune kun Ĉertkov kaj vivis proksime de Londono.
1898 - li transiras al Svislando kaj vivas en ĉirkaŭaĵo de Locarno. Ĉertkov eldonis en Anglujo ruslingve lian libron „Mia rifuzo militservi - Notoj de milita kuracisto“. 1900 - li finis sian slovaklingvan tradukon de Resurekcio de L. N. Tolstoj; la 16-an de julio li edziĝis al italino Assunta Ferrira, forlasis la kolonion de tolstojanoj kaj vivis kun la edzino en Minusio kaj Monti della Trinità.
1901 - naskiĝis filo Albert.
1902 - transloĝiĝo al Onex apud Ĝenevo.
1903 - naskiĝis filo Alexander
1904 - ili ekloĝis en la ĝeneva antaŭurbo Grand Lancy; en pitsburka Slovaka ĵurnalo aperas liaj Notoj de milita kuracisto.
1905 - mortis la patrino de Škarvan
1907 - aperis lia slovaklingva traduko de Fundamento de Esperanto
1909 - Škarvan petis la imperiestron pri pardono.
1910 - Škarvan revenis al Slovakio kaj laboris kiel kuracisto en Dolné Terany; mortis lia edzino.
1912 - li edziĝis al Mária Weiszová 1913 - nomumita distrikta kuracisto en Bátovce 1915 - Škarvan kaj lia edzino akuzitaj pri spionado kaj panslavismo, liberigitaj de milita tribunalo en Bratislava, tamen internigitaj al Eger kaj Verpelét
1917 - li konatiĝis kun Margita Sokolová, divorcis kun sia edzino.
1918 - revenis al Liptovský Hrádok en Slovakio kaj edziĝis al Margita.
1919 - laboris kiel distrikta kuracisto en Liptovský Hrádok
1920 - en Prago aperis lia libro Notoj de milita kuracisto
1926 - la 29-an de marto mortas en Liptovský Hrádok, kie estas lia tombo.
[redaktu] Verkoj
En Esperanto:
- FUNDAMENTO DE ESPERANTO. Slovaka eldono. La verkon de d-ro Zamenhof tradukis kaj eldonis N. P. Evstifejev kaj d-ro A. Škarvan. Turčianský Svätý Martin, 1907. La dua eldono aperis en Chicago (Usono), 1918.
En la slovaka:
- Zápisky vojenského lekára. (Notoj de milita kuracisto, Praha 1920, reeldono Bratislava 1991)
- Vlastný životopis. (Propra biografio, Průsy, 1926)
- Slováci. (Slovakoj, Martin 1969, Bratislava 1991)
- Moja premena. (Mia transformiĝo, Martin 1973)
Plie aperis jam menciita traduko de Resurekcio (L.N.Tolstoj) kaj en gazetoj rakontoj el Ĉeĥov, Turgenev, Gorkij, Dostojevskij, Maupassant k.a.