Albert C. van Ingen
El Vikipedio
Albert C. VAN INGEN (naskiĝis en 1908; mortis la 12-an de septembro 1994 en Hago) estis nederlanda esperantisto kaj dumviva membro.
Li famiĝis kiel reprezentanto de Literatura Mondo en Roterdamo, kie li ankaŭ gvidis sukcesajn Cseh-kursojn. Li instruis en Indonezio kaj ricevis la distingon Jad Vaŝem de Israelo. Li mecenatis la movadon en Nederlando kaj krome zorgis pri tre aĝa mecenato, Henriko Veenstra (1893-1983).