Roterdamo
El Vikipedio
Geografio > Eŭropo > Nederlando > Suda Holando > Roterdamo
|
Roterdamo (nederlande Rotterdam) estas la dua plej granda urbo en Nederlando en la provinco de Suda Holando kaj havas ĉ. 600 000 enloĝantojn.
Oni ligas la urbon al la humanisto Erasmo de Roterdamo kaj al la tre granda haveno (la plej granda en Eŭropo kaj antaŭe la plej granda en la mondo).
Enhavo |
[redaktu] Historio
En 1230 Roterdamo fondiĝis. La nomo Rotterdam signifas "akvobaron de Rotte". "Rotte" estas la nomo de unu el la du riveroj, apud kiu la urbo kreskas.
Al Roterdamo donis urbajn rajtojn Willem la 4-a de Holando je la 7-a de junio 1340.
En 1872 konstruiĝis la Nieuwe Waterweg ("Nova Akvovojo"), larĝa kanalo inter Roterdamo kaj la Norda Maro.
La 14-an de majo 1940 bombis Roterdamon la germania aerarmeo (Luftwaffe) dum la lasta el kvin tagoj de milito en Nederlando. La kerno de la urbo estis preskaŭ tute detruita, kion la artisto Ossip Zadkine poste esprimis per sia statuo Stad zonder hart ("Urbo sen Koro"). La statuo troviĝas en la norda parto de la urbo.
De la 1950-aj jaroj ĝis la 1970-aj jaroj, la urbo estis rekonstruata. Arkitektura reformado dum la 1980-aj jaroj helpis evoluigi pli "loĝeblan" urbmezon per novaj stiloj de konstruaĵoj. En la 1990-aj jaroj konstruiĝis ĉe la suda bordo de la rivero, granda nova komercejo, kiun oni nomas Kop van Zuid ("Kapo de la Sudo").
Roterdamo, Amsterdamo, Hago, Utreĥto kaj kelkaj aliaj urboj dum lastaj jardekoj kreskas preskaŭ en unu grandan urbon apud la marbordo. Ĉi tiun urban regionon oni iufoje nomas Randstad ("Randurbo").
[redaktu] Esperanto
Ekde novembro 1955 la Centra Oficejo de Universala Esperanto-Asocio troviĝas en Roterdamo. Ekzistas loka Esperanto-grupo, nomata Merkurio, ĉar unu el ĝiaj radikoj estis grupo de komercistoj.
[redaktu] Famaj roterdamanoj
- Erasmo, humanisto
- Pim Fortuyn, politikisto, kiu estis murdita.
- Gerrit Paulus de Bruin, esperantista verkisto
- Dekerido, esperantista verkisto
[redaktu] Arkitekturo
|
|
---|---|
Alblasserdam | Albrandswaard | Alkemade | Alphen aan den Rijn | Barendrecht | Bergambacht | Bergschenhoek | Berkel en Rodenrijs | Bernisse | Binnenmaas | Bleiswijk | Bodegraven | Boskoop | Brielle | Capelle aan den IJssel | Cromstrijen | Delft | Den Haag | Dirksland | Dordrecht | Giessenlanden | Goedereede | Gorinchem | Gouda | Graafstroom | 's-Gravendeel | Hardinxveld-Giessendam | Hellevoetsluis | Hendrik-Ido-Ambacht | Hillegom | Jacobswoude | Katwijk | Korendijk | Krimpen aan den IJssel | Leerdam | Leiden | Leiderdorp | Leidschendam-Voorburg | Liemeer | Liesveld | Lisse | Maassluis | Middelharnis | Midden-Delfland | Moordrecht | Nederlek | Nieuw-Lekkerland | Nieuwerkerk aan den IJssel | Nieuwkoop | Noordwijk | Noordwijkerhout | Oegstgeest | Oostflakkee | Oud-Beijerland | Ouderkerk | Papendrecht | Pijnacker-Nootdorp | Reeuwijk | Ridderkerk | Rijnsburg | Rijnwoude | Rijswijk | Rotterdam | Rozenburg | Sassenheim | Schiedam | Schoonhoven | Sliedrecht | Spijkenisse | Strijen | Ter Aar | Valkenburg | Vlaardingen | Vlist | Voorhout | Voorschoten | Waddinxveen | Warmond | Wassenaar | Westland | Westvoorne | Zederik | Zevenhuizen-Moerkapelle | Zoetermeer | Zoeterwoude | Zwijndrecht |
|
Nederlando | Provincoj | Komunumoj |
[redaktu] Eksteraj ligiloj
Ĉi tie estas aldonaj bildoj por la artikolo. Vi povas helpi al Vikipedio se vi elektos la taŭgajn bildojn kaj metos ilin en la artikolon. |