Aleksej Konstantinoviĉ Tolstoj
El Vikipedio
- Ne konfuzu lin kun la pli fama Lev Tolstoj, nek Aleksej Nikolajeviĉ Tolstoj
Aleksej Konstantinoviĉ TOLSTOJ (ruse: Алексей Константинович Толстой; naskiĝis la 5-an de septembro 1817; mortis la 10-an de oktobro 1875) estis rusa verkisto de fantaziaj hororaj rakontoj (Vampiro, Homlupo), de historiaj romanoj (Princo Serebrjanij), poemoj (Don Juan) kaj dramoj (La morto de Ivano la Terura, Caro Fjodoro Joannoviĉ, Caro Boriso).
[redaktu] En Esperanto aperis
- Princo Serebrjanij (Князь Серебряный), historia romano. Tradukis Maria Ŝidlovskaja.
- Principoj, poemo. Tradukis Antoni Grabowski. En: El parnoso de popoloj, paĝo 210.