Alko
El Vikipedio
??Alko Konserva statuso: Malplej zorgiga (LR/lc) |
||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
![]() |
||||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||||
|
||||||||||||||||
|
||||||||||||||||
Alces alces (Linnaeus, 1758) |
||||||||||||||||
![]() Vivejo de la alko
|
Alko (Alces) estas genro de grandaj, remaĉantaj mamuloj el la subordo de parhufuloj, familio cervedoj, kies virbesto portas platajn kornarojn similajn al tiuj de damao. Ĝi estas la plej granda nun vivanta cervedo (600 kg), vivanta en norda parto de Azio, Eŭropo, Ameriko. Ĝia vivmedio estas la malsekaj arbaroj, marĉoj kun arusoj, ĉirkaŭo de lagoj, lagetoj. Ĝi vivas somere unuope aŭ familie, sed vintre 10-15 bestoj formas grupon. La maljunaj virbestoj eĉ tiam ne aliĝas al grupo.
La kutima alko (Alces alces) el la ordo de parhufuloj kaj familio de cervedoj estas trovebla en la nordorienta parto de Ĉinio, Rusio, Finnlando,Norvegio kaj Svedio en la orienta hemisfero, kaj ankaŭ en la nordokcidenta parto de Usono, Kanado kaj Alasko en la okcidenta hemisfero. Ĝi estas la plej granda el la ekzistantaj cervoj en la mondo. Ĝi longas 2,5-3 metrojn kaj pezas ĉirkaŭ 825 kilogramojn, kun vosto 5-8 centimetrojn longa kaj ŝultro 1,4-1,9 metrojn alta. Ĝia muzelo estas larĝa kaj malsupren tenata, Ĝi havas grandajn kornojn en formo de manplato, kun densaj haroj sur la supra parto de la kolo. Kaj ĉe la gorĝo pendas haŭto.
La alko emas vivi en humidaj regionoj kun densaj salikoj, poploj kaj betuloj. Ĝi ne havas fiksan loĝejon kaj ofte aktivadas inter arbaro kaj loko kun abunda akvo. Ĝi manĝas arbofoliojn, junajn branĉojn, ĝermojn, arboŝelojn, kelkiam lemnojn kaj aliajn akvoplantojn. Per stariĝo sur siaj malantaŭaj kruroj ĝi povas manĝi foliojn de arbo kun alto de 4 metroj. La alko ĝenerale ne vivas grupe. La viralko vivas sola, dum la alkino aktivadas kune kun siaj idoj aŭ unuope. Ĝi estas lerta en naĝado kaj ofte naĝas trans lagon por serĉi manĝaĵojn. Ĝi kuras ĉ. 25 kilometrojn ĉiuhore, kaj persekutate, ĝi povas kuri 35 kilometrojn. Ĝi havas akrajn aŭdadon kaj flaradon, sed nebonan vidadon. La plenkreska alko estas tiom forta, ke ĝi povas venki eĉ grandan karnomanĝulon. Dum la pariĝa tempo en septembro kaj oktobro forta batalo okazas inter la viralkoj, el kiuj la venkintoj rajtas pariĝas kun alkinoj. Post gravedeco de 242-250 tagoj la alkino naskas 1-3 idojn. La alkidoj vivas kune kun sia patrino ĝis la aĝo de du jaroj. La alkino sekse maturiĝas en la aĝo de du aŭ tri jaroj. Ĝia vivo daŭras ĉirkaŭ 20 jarojn.
[redaktu] Eksteraj ligiloj
http://www.gomoose.com
http://www.snopes.com/photos/accident/moose.asp
http://www.fahrschule.de/Auto/20010112.html
http://www.greatnorthwoods.org/moose
![]() |
Ĉi tie estas aldonaj bildoj por la artikolo. Vi povas helpi al Vikipedio se vi elektos la taŭgajn bildojn kaj metos ilin en la artikolon. |