Amo
El Vikipedio
Pri la aliaj signifoj de AMO rigardu en AMO.
Neniam forlasu iun, kiun vi amas, pro iu, kiu plaĉas al vi, ĉar tiu, kiu plaĉas al vi, forlasos vin pro tiu, kiun li amas.
Amo estas profunda emocio pri la ŝatado de alia(j) individuo(j), kun kiu(j) oni sentas sin kunligita. Laŭ la kunteksto la vorto povas komprenigi vastan gamon de signifonuancoj de forta simpatio ĝis amora pasio. Amo estas ofta temo en arto, literaturo, poezio kaj kino. Fido estas rigardata ĝia nepra kondiĉo.
[redaktu] Amo kiel morala nocio
Amo en morala senco ne estas tiu amo, kiu estas la ĉeftemo de amromanoj. Amo en morala senco ĉefe estas virto; nome la virto de bonvolemo. Ĝi realiĝas per bonfarado kaj evitado de malbonfarado. "Amo ne faras malbonon al proksimulo; amo do estas la plenumado de la leĝo." (Romanoj 13.10) Ĝi povas havi emocian komponanton, sed ne nepre ĝi havas tre altan emocian temperaturon. Tion atendi, tion postuli estas misinterpreto de la biblia teksto.
Por normala homo, sub normalaj cirkonstancoj, ne estas eble, emocie ami la tutan homaron. Sed ami ĝin en morala senco, bonvoleme, bonfareme, tio tute eblas. En tiu senco eblas ankaŭ, ami la malamikon. Tio ne signifas, ke oni dolĉemocie, kiel en amromano, rilatu al malamikoj, sed ke oni ĉiukaze traktu ilin kun certa minimumo da bonvolemo. (Ekz. la reguloj de la internacia militojuro estas konkretiĝoj de morala amo al malamiko.)
[redaktu] Amo kiel metafizika nocio
"Anstataŭ, ke antaŭ esti amataj, ni maltrankviliĝis pri tiu nepravigebla, nepraviginda ĝibo tia, kia estis nia esteco, anstataŭ ol senti nin kiel troaĵojn, ni nun sentas, ke tiu estado nia estas kunprenita, kaj volata, kune kun ĝiaj plej malgrandaj detaloj, de absoluta libereco, kiun ĝi samtempe kaŭzas, kaj kiun ni propramense volas per nia propra liberpovo. Tio estas la fundamento de la amĝojo, kiam ĝi ekzistas : nin senti ekzisti prave." (Jean-Paul Sartre)
La amo, laŭ la unua epistolo de la Apostolo Paŭlo al la Korintanoj, 13.
Se mi parolus la lingvon de homoj kaj anĝeloj, sed ne havas amon, mi fariĝus sonanta kupro aŭ tintanta cimbalo. 2. Kaj mi posedus la profetpovon, kaj komprenus ĉiujn misterojn, kaj ĉion scion; kaj se mi havus ĉion fidon, tiel ke mi povus formovi montojn, sed ne havas amon, mi estus nenio. 3. Kaj se mi disdonus mian tutan havon por nutri la malsatulojn, kaj se mi lasus mian korpon por forbrulo, sed ne havas amon, per tio mi nenion profetus. 4. Amo longe suferas kaj bonfaras; amo ne envias; amo ne fanfaronas ne ŝveligas sin, 5. ne kondutas nedece, ne celas por si mem, ne koleriĝas, ne pripensas malbonon, 6. ne ĝuas pri maljusteco, sed kunĝojas pri vereco; 7. ĉion toleras, ĉion kredas, ĉion esperas, ĉion eltenas. 8. Amo neniam pereas; sed ĉu estas profetadoj, ili neniiĝos, ĉu lingvoj, ili cesiĝos; ĉu estas scio, ĝi neniiĝos. 9. Ĉar ni scias laŭparte, kaj ni profetadas laŭparete; 10. Sed kiam venos perfektaĵo , tiam neniiĝos tio, kio estas laŭparta. 11. Kiam mi estis infano, kiel infano mi parolis, kiel infano mi sentis, kiel imnfano mi pensis la infanaĵojn; nun fariĝinte plenaĝulo, mi jam forigis la infanaĵojn. 12. Ĉar nun mi vidas per spegulo, malhele; sed tiam okulon ĉe okulo; nun mi konas laŭparte; sed tiam mi konos tiom same, kiel ankaŭ mi estas konita. 13. Restas do nun fido, espero, amo, tiuj tri; kaj la plej granda el ili estas amo.
Vidu ankaŭ:
Ekstera ligo: Homaranisma Leksikoneto
Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi.
[redaktu] Eksteraj ligiloj
Ĉi tie estas aldonaj bildoj por la artikolo. Vi povas helpi al Vikipedio se vi elektos la taŭgajn bildojn kaj metos ilin en la artikolon. |